Petar Đurković

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Malkovritaj asteroidoj : 2
1605 Milankovitch 13-a de aprilo 1936 Uccle
1700 Zvezdara 26-a de aŭgusto 1940 Beogrado

Petar ĐURKOVIĆ, Петар Ђурковић (naskiĝis en 1908 en Donja Trnova, mortis 73 jaraĝa en 1981 en Beogrado), estis serba astronomo. Li laboris en la Observatorio de Beogrado

Li ricevis diplomon pri matematiko de la Universitato de Beogrado (fakultato pri filozofio) en 1932. En 1957 li estris teamon pri la serĉo de kelkopaj steloj, inter 1965 kaj 1970 li estis direktoro de la Observatorio de Beogrado.

La asteroido 1555 Dejan[1] ricevis la antaŭnomon de Dejan Đurković (Дејан Ђурковић) la filo de Petar Đurković.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. JPL Small-Body Database Browser 1555 Dejan (1941 SA) (angle)