Petare

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petare
setlejo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 1073
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 448 861  () [+]
Loĝdenso 11 222 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 10° 29′ N, 66° 49′ U (mapo)10.48333333-66.81666667Koordinatoj: 10° 29′ N, 66° 49′ U (mapo) [+]
Alto 900 m [+]
Areo 40 km² (4 000 ha) [+]
Horzono UTC-04:00 [+]
Petare (Venezuelo)
Petare (Venezuelo)
DEC
Petare
Petare
Situo de Petare

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Petare [+]
vdr

Petare estas urbego, universitata urbo kaj antaŭurbo de Karakaso en Venezuelo, en subŝtato Miranda (Venezuelo). Ĝi apartenas al urbaro de Karakaso.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Panoramo en Petare

Geografio[redakti | redakti fonton]

Petare situas sur altebenaĵo. Karakaso troviĝas 11, Cúa 36, Turmero 78, Valencio (Venezuelo) 134, Barquisimeto 278, Coro (Venezuelo) 328, Maturín 407, Bolívar (urbo) 444, Cabimas 506, Guayana (urbo) 515, Marakajbo 528 km.

Historia kvartalo en Petare
Historia strato en Petare

Historio[redakti | redakti fonton]

Petare estis fondita en 1621 fare de hispanoj sub la nomo de San Jose de Guanarito, sed pli frue vivis tie indianoj. La hispanoj tuj konstruis preĝejon kaj franciskanan monaĥejon. En la fekunda valo oni okupiĝis pri kafoj, kakaoj, maizoj kaj sukerkanoj; la lasta estis procesita en la proksimaj mueliloj. La socia strukturo konsistis el kvar segmentoj: sklavoj (nigruloj kaj indianoj), ordinaraj homoj (kamparanoj, kaj metiistoj), komercistoj kaj la bienuloj. Tertremo de 1812 kaŭzis formigradon de kamparanoj, tial la agrikulturo kolapsis. En 1821 municipo estis kreita. En 1863 Petare iĝis ĉefurbo de distrikto, en 1872 ĉefurbo de suverena ŝtato. En la malfrua 19-a jarcento estis 115 kafo-farmoj, 15 mueliloj kaj multaj aliaj kampoj de maizoj kaj faboj, krome oni okupiĝis pri bredado de brutaro, kokoj kaj porkoj. En 1882 ekfunkciis la telefono al Karakaso, post 5 jaroj Petare ricevis elektron.

En la 21-a jarcento la malriĉeco baras la evoluon.

Moderna kvartalo en Petare
Muzeo en Petare
Kirko en Petare

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Petare restis agrikultura centro, krome komerca centro de la ĉirkaŭaĵo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Petare havas ĉefvojon al la proksima Karakaso, kie internacia flughaveno funkcias.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Klimato[redakti | redakti fonton]

Petare havas tropikan klimaton. Jare pluvas preskaŭ 1000 mm. Precipe inter junio-oktobro pluvas, sed la ceteraj monatoj ne estas sekaj. La temperaturo estas stabile ĉirkaŭ 25 °C.

Fontoj[redakti | redakti fonton]