Peter Debye

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Peter Debye (1912)

Peter Joseph William DEBYE [deBAJ] aŭ Petrus Josephus Wilhelmus Debije de nederlanda origino (li naskiĝis en Mastriĥto, la 24-an de marto 1884,kaj mortis en Ithaca, Nov-Jorkio, la 2-an de novembro 1966) estis fizika kemiisto, kaj instruisto en usona Universitato Cornell.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li studis matematikojn, fizikon kaj ĥemion en la teĥnologia RWTH Aachen universitato lokata en Germanio (sed tamen nur 30 kilometrojn de Mastriĥto), kie li ricevis la diplomon de elektrista inĝeniero en 1905, sub la superregado de Arnold Sommerfeld. En 1906, li iĝis doktoro en la universitato de Munkeno, ankaŭ sub la superregado de Sommerfeld, kiu estis enoficigata al li persona asistanto, kaj kiu asertis ke sia plej grava eltrovo estis Peter Debye. Ĉi tiu atingis sian doktoran gradon en 1908, dank al disertaĵo pri premo de radiado.

Inter 1911 kaj 1935, li estis universitata profesoro de fiziko en Zuriko, poste en 1912 al Utreĥto, en 1913 al Göttingen, li revenis en 1920 al Zuriko, de kie li foriris al Lepsiko en 1927, kaj li fine venis al Berlino en 1934, kie, tuj post Ejnŝtejno, li estis enoficigita direktoro de la Mezlernejo Kaiser Vilhelmo por Fiziko.

En 1913, li edziĝis kun Mathilde Alberer. Ili havis filinon kaj filon (Peter P. Debye), kiu iĝis fizikisto agnoskita, kaj kiu kunlaboris kun sia patro en iuj de liaj esploroj.

En 1938, li foriris al Usono, kie li estis profesoro de kemio en la Universitato Cornell inter 1940 kaj 1952. En 1946, li akiris la usonan civitanecon, kaj, en tiama momento, ŝanĝis sian nederlandan nomon por ties angla transskribo.

Debye forpasis la 2-an de novembro 1966, en Ithaca, sekve de kora infarkto.

Sciencaj esploroj[redakti | redakti fonton]

Kvina scienca Kongreso Solvay de 1927. Ni povas vidi Peter Debye-n, la unuan maldekstre de la centra vico, sidanta flanke de Martin Knudsen kaj malantaŭ Irving Langmuir.

En 1912, li enkondukis modifon de la teorio de Alberto Ejnŝtejno pri la evoluinta specifa varmo, kalkulante la probablon de ajna ofteco por molekulaj vibroj ĝis maksimuma ofteco; ĉi tiu disvolviĝo estis unu en la unuaj teoriaj sukcesoj de la kvantuma teorio.

En 1913, li etendis la teorion de la atoma strukturo de Niels Bohr, enkondukante elipsajn orbitojn en la modelon, koncepto ankaŭ enkondukita de Arnold Sommerfeld.

En 1923, kun sia asistanto Erich Hückel, li disvolvis pliboniĝon en la teorio de Svante Arrhenius pri la elektra konduktivo de elektrolitaj solvaĵoj, tio estas konita kiel ekvacio de Debye-Hückel, kiu nuntempe ankoraŭ estas konsiderata kiel grava paŝo en la kompreno de la elektrolitaj solvajoj.

Ankaŭ en 1923, kune kun Arthur Compton li disvolvis teorion por klarigi la Kompton-efikon, la difrakton de la ikso-radioj, kiam ili interagas kun elektronojn.

En 1926, li sugestis la ekziston de la efiko magneto-kalorika, per kiu oni povas akiri temperaturojn malsuperajn al 0,3 kelvino.

Li estis rekompencita en 1936 per la Nobel-premio pri kemio, pro siaj kontribuoj al la kono de la molekulaj strukturoj.

Omaĝoj[redakti | redakti fonton]

  • Debye-a funkcio- En matematiko, estas funkcio, kiun la fizikisto trovis dum kalkulo de varmokapacito de solidaĵo.
  • Debye-a longo- En plasma fiziko, estas distanco, kiu korespondas al ekranigo de elektra kampo per elektraj ŝargoj (ekz. elektronoj), kaj dependas de la medio kaj de la temperaturo.
  • Debye-a malstreĉo- En dielektro, estas tempo al polarizaj molekuloj por stabiliĝi rilate al frekvenco.
  • Debye-a modelo- En solid-stata fiziko, estas klarigo de sinteno de varmakapacito de solidaĵoj laŭ la temperaturo.
  • Debye-a tavolo- En plasmo, estas tavolo kiu posedas fortan densecon de pozitivaj jonoj, kiuj kontraŭstaras kaj ekvilibrigas negativajn ŝargojn de la apuda surfaco.
  • Debye (unuo)- En atoma fiziko kaj kemio, estas unuo uzata por mezuri elektran dupolusan momanton \approx 3,33564 \cdot 10^{-30} C·m (simbolo D).
  • Ekvacio Debye-Hückel- En elektrolito, estas formulo permesanta kalkuli la koeficientojn de aktiveco de jonoj.
  • Faktoro Debye-Waller- En solidoj, estas faktoro permesanta karakterizi malordon en kristala strukturo.
  • Metodo Debye-Scherrer- En kristalografio, estas metodo permesanta mezuri difrakton sur pulvoroj per ikso-radioj.