Peter Karvaš

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Karvaš
Persona informo
Peter Karvaš
Naskiĝo 25-an de aprilo 1920 (1920-04-25)
en Banská Bystrica
Morto 28-an de novembro 1999 (1999-11-28) (79-jaraĝa)
en Bratislavo
Lingvoj slovaka vd
Ŝtataneco SlovakioĈeĥoslovakio vd
Familio
Patro Q13408879 vd
Patrino Karola Skutecká vd
Profesio
Okupo verkistodramaturgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Peter KARVAŠ (naskiĝis la 25-an de aprilo, 1920, mortis la 28-an de novembro, 1999) estis slovaka verkisto de juda deveno.

Karvaš naskiĝis en Banská Bystrica. Li komencis studi en Prago ĉe la Ĉeĥa Teknika Altlernejo, sed la studadon li finis ĉe Filozofia Fakultato en Bratislavo. Pro sia judeco li estis dum la milito internigita en labortendaro. De 1943 ĝis 1944 li laboris en presejo Neografia kaj Kamera Teatro en Martin. Post la milito li profesiiĝis kiel dramaturgo de Nova Sceno de Nacia Teatro, de 1949 ĝis 1951 li estis kultur-ataŝeo en Bukareŝto. Dum la periodo de 1968 ĝis 1974 li estis docento de teatra scienco ĉe Altlernejo de Muzaj Artoj, poste sciencisto ĉe Esplorinstituto de Kulturo. Pro sia rifuzo de la okupacio de Ĉeĥoslovakio en 1968 li ne povis publikigadi ĝis 1990.

Karvaš mortis en 1999.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Most (Ponto, 1945)
  • Niet prístavov (Ne estas havenoj, 1946)
  • Polohlasom (Duonvoĉe. 1947)
  • Toto pokolenie (Ĉi tiu generacio, 1949)
  • S nami a proti nám (Kun ni kaj kontraŭ ni, 1950)
  • Pokolenie v útoku (Sturmanta generacio, 1952)
  • Dieťa a meč (Infano kaj glavo, 1953)
  • Čert nespí (Diablo ne dormas, 1954)
  • Čertovo kopýtko (La hufo de diablo, 1957)
  • Leningradské epištoly (Leningradaj epistoloj, 1959)
  • Výlet na juh (Ekskurso suden, 1960)
  • Konfety a leporelá (Konfetoj kaj leporeloj, 1961)
  • Nedokončená pre detský hlas (Nefinita por infana voĉo, 1968)
  • Malovať čerta na stenu (Pentri diablon surmure, 1970)
  • Kniha úlavy (Libro de senpeziĝo, 1970)
  • Noc v mojom meste (Nokto en mia urbo)
  • Velikán alebo Život a dielo profesora Bogoviča (Grandulo aŭ La vivo kaj verkaro de profesoro Bogoviĉ, 1992)
  • Intímne dialogy (Intimaj dialogoj, 1995)
  • V úvodzovkách (Parenteze, 1995)
  • Idúcky ta a spiatky (Irante tien kaj reen, 1996)
  • Zrada múz (Perfido de muzoj, postmorte 2000)
  • Za múrom (Post la muro, postmorte 2001)

Dramoj[redakti | redakti fonton]

  • Meteor (Meteoro, 1945)
  • Spolok piatich P (Societo de kvin P, 1948)
  • Bašta (Bastiono, 1948)
  • Návrat do života (Reveno en la vivon, 1949)
  • Hanibal pred bránami (Hanibalo antaŭ la pordegoj, 1949)
  • Ludia z našej ulice (La homoj el nia strato, 1951)
  • Pacient stotrinásť (Paciento centdektri, 1955)
  • Diplomati (Diplomatoj, 1958)
  • Polnočná omša (Noktomeza meso, 1959)
  • Zmrtvýchvstanie deduška Kolomana (Resurekto de avĉjo Kolomano, 1960)
  • Atigona a ti druhí (Antigona kaj la aliaj, 1961)
  • Jazva (Cikatro, 1963)
  • Velká parochňa (Granda peruko, 1964)
  • Experiment Damokles (Eksperimento Damoklo, 1966)
  • Absolútny zákaz (Absoluta malpermeso, 1970)
  • Vlastenci z mesta Yo (Patriotoj el la urbo Yo, 1992)
  • 4x nie (4-foje ne, 1994)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.