Peter Lely

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gravuraĵo de Lely fare de Isaac Beckett kaj John Smith, ĉ. 1684.

Peter LELY (n. la 14-an de septembro 1618 - m. la 30-an de novembro 1680) estis nederlanddevena kaj angla pentristo. Li fariĝis la plej populara portretisto de sia tempo en Anglio, kien li alvenis en la 1640-aj jaroj. Li cetere posedis gravan kolekton da artaĵoj, precipe da desegnaĵoj fare de aliaj artistoj.

Lely naskiĝis kiel Pieter van der Faes el nederlandaj parencoj en Soest (Vestfalio). Li studadis pentradon en Haarlem, kie li eble fariĝis la lernoknabo de Pieter de Grebber. Post la Angla Resurtronigo de 1660, Lely estis nomumita kiel la Ĉefa Ordinara Pentristo de la reĝo Karlo la 2-a de Anglio. Li akiris britan civitanecon en 1662.

Eksteraj ligiloj