Peter Peneter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kovrilpaĝo de Peter Peneter: Libro de Amo; Byblos, (represa kompilaĵo el 1969)

Peter PENETER (supozeble vortludo kun kutima nomo Eŭropa Peter (greke "petros" = "roko") kaj la verbo "penetri") estas, laŭ la juĝoj de la plej multaj, plumnomo uzata de Kálmán Kalocsay en ties erotikaj sonetoj de Sekretaj sonetoj, verŝajne ĉar erotiko meze de la 20-a jarcento restis tabua temo en Eŭropo.

Tamen, la brila lingvaĵo de Kalocsay kaj la neofteco de Esperanto-poetoj rapide malkovris lin.

En la 1960-aj jaroj, Sekretaj Sonetoj reeldoniĝis kune kun nova enhavaĵo fare de la "filo" de Peter Peneter, Georgo Peterido Peneter (kiu fakte estis Gaston Waringhien). Tiu libro titoliĝis kiel Libro de Amo.