Peter Ramsauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Ramsauer en 2006

Peter Ramsauer estas germana politikisto. Li naskiĝis la  10-an de februaro 1954(nun 1954-02-10) en Traunreut, do nun estas 70-jara. Rezulte de la parlamenta baloto en Germanio 2009 ekde la 28-a de oktobro de tiu jaro li estas ministro pri transporto, konstruo kaj urba evoluo en la registaro de Germanio. Li reprezentas la bavaran kristandemokratian partion CSU, unu el tri partioj kiuj kune konsistigas la registaran koalicion.