Peter Schmidhuber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Peter Schmidhuber dum 1988

Peter Schmidhuber, naskiĝinta la 15-an de decembro 1931 en Munkeno, estas germana politikisto. Li inter alie estis komisaro en la unua periodo de la Eŭropa Komisiono Delors, kiu gvidis la Eŭropan Komunumon inter la jaroj 1985 kaj 1989. En la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakojn ekonomio kaj okupateco , sed ne dekomence, nur post septembro 1987, kiam li transprenis la taskon de sia samlandano Alois Pfeiffer. Dum la sekva dua periodo de la Eŭropa Komisiono Delors, inter la jaroj 1989 kaj 1993, li respondecis pri la fako bilancoj, kaj ankaŭ dum la tria periodo de la Eŭropa Komisiono Delors, inter la jaroj 1993 kaj 1995, li respondecis pri la sama fako. Peter Schmidhuber ekde la jaro 1952 estas membro de la konservativa partio CSU de Germanio.

Peter Schmidhuber studis juron kaj ekonomion en sia naskiĝurbo inter la jaroj 1951 kaj 1960. Li laboris en la financa ministrejo de Bavario de 1961 ĝis 1966 kaj estis jura konsilanto inter 1961 kaj 1978. De 1965 ĝis 1969 kaj denove de 1972 ĝis 1978 li estis membro de la germana parlamento Bundestag. De 1978 ĝis 1987 li elektiĝis membro de la bavaria parlamento, kaj samtempe estis kunlaboranto de la siaepoke tre konata konservativa politikisto Franz-Josef Strauss. Inter la jaroj 1987 kaj 1995 li, kiel menciite, laboris por la Eŭropa Komunumo, kaj poste iĝis membro de la direktoraro de la nacia banko de Germanio.


 
Eŭropa Komisiono (1993–1995: Komisiono Delors)
Flago de la Eŭropa Unio

Jacques Delors | Martin Bangemann | Leon Brittan | Hans van den Broek | Henning Christophersen | João de Deus Pinheiro | Padraig Flynn | Manuel Marin | Abel Matutes | Karel van Miert | Bruce Millan | Marcelino Oreja | Ioannis Paleokrassas | Antonio Ruberti | Peter Schmidhuber | Christiane Scrivener | René Steichen | Raniero Vanni d'Archirafi | David Williamson


 
Eŭropa Komisiono (1989–1993: Komisiono Delors)
Flago de la Eŭropa Unio

Jacques Delors | Frans Andriessen | Martin Bangemann | Leon Brittan | Antonio Cardoso e Cunha | Henning Christophersen | Jean Dondelinger | Manuel Marin | Abel Matutes | Ray MacSharry | Karel van Miert | Bruce Millan | Filippo Maria Pandolfi | Vaso Papandréu | Carlo Ripa di Meana | Peter Schmidhuber | Christiane Scrivener | David Williamson


 
Eŭropa Komisiono (1985–1989: Komisiono Delors)
Flago de la Eŭropa Unio

Jacques Delors | Frans Andriessen | António Cardoso e Cunha | Claude Cheysson | Henning Christophersen | Willy de Clercq | Francis Cockfield | Stanley Clinton Davis | Manuel Marín | Abel Matutes | Nicolas Mosar | Karl-Heinz Narjes | Lorenzo Natali | Alois Pfeiffer - Peter Schmidhuber | Carlo Ripa di Meana | Peter Sutherland | Grigoris Varfis | David Williamson