Peter Ustinov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Peter Ustinov

Peter USTINOV, plennome: Petrus Alexandrus VON USTINOV (naskiĝis la 16-an de aprilo 1921 en Londono, Britio, mortis la 28-an de marto 2004 en Genolier, Kantono Vaŭdo , Svislando) estis aktoro, reĝisoro, scenaristo, produktoro, verkisto kaj desegnisto. Krome li estis mondfederisto kaj ambasadoro por la organizaĵoj UNESCO kaj UNICEF. Li denaske havis la britan ŝtatanecon kaj fine de la 1960-aj jaroj ankaŭ alprenis svisan civitanecon, sed krome ankaŭ havis rusajn, francajn, germanajn, italajn kaj etiopiajn familiajn radikojn.

Kiel aktoro li brilas ĉefe en malgrandaj roloj, sed ankaŭ en la rolo de la detektivo Hercule Poirot, la protagonisto de pluraj filmigitaj romanoj de Agatha Christie, li estas neforgesebla. La literaturaj verkoj de Peter Ustinov ĉefe temas pri generaciaj kaj etnaj konfliktoj.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • House of Regrets (dramo, 1943)
  • The Love of Four Colonels (komedio, 1951)
  • The Moment of Truth (dramo, 1953)
  • Romanoff and Juliet (dramo, 1956)
  • Photo Finish (dramo, 1962)
  • God and the State Railways (rakontoj, 1966)
  • Halfway up the Tree (komedio, 1967)
  • Dear me (membiografio, 1978)
  • Overheard (komedio, 1981)
  • Beethoven's Tenth (komedio, 1983)
  • The Old Man and Mr. Smith (romano, 1990)

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Quo vadis (Usono, 1951)
  • We're no Angels (Usono, 1955)
  • Lola Montez (Francio/Germanio, 1955)
  • Spartacus (Usono, 1960)
  • Topkapi (Usono, 1963)
  • Logan's Run (Usono, 1976)
  • Death on the Nile (Britio, 1977)
  • Evil under the Sun (Britio, 1982)
  • Appointment with Death (Usono, 1987)
  • Lorenzo's Oil (Usono, 1992)

Listo de Premioj[redakti | redakti fonton]

  • Oskaro pro la plej bona epizoda rolo en Spartacus (1960)
  • Oskaro pro la plej bona epizoda rolo en Topkapi (1964)