Peter Warren

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Warren
Persona informo
Naskiĝo 21-an de novembro 1935 (1935-11-21) (88-jaraĝa)
en Hempstead
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo muzikisto • muzikinstruisto
vdr

Peter Warren (* 21-an de novembro 1935 en Hempstead, Novjorkio) estas usona kontrabasisto kaj violonĉelisto de moderna ĵazo kaj de Nova Improvizad-Muziko.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Warren devenis de muzikisto-familio, prezentis unuafoje en la aĝo de 17 jaroj en Carnegie Hall kaj studis ĉe Adelphi College kaj ĉe Lernejo Juilliard. Li laboris komence kiel violonĉelisto sur la kampo de klasika muziko, ezemple kiel membro de la Simfoniorkestro de Atlanta. Poste li ŝanĝis la ĝenron kaj ludis kontrabason komence en la spektakloj de Las-Vegaso. En 1966 li koncertvojaĝis kun la orkestro de Tommy Dorsey, por sekve labori ĝis 1969 ĉe Dionne Warwick. Krom tio li studis ĉe Chuck Israels, muzikis ĉe Herbie Mann kaj formis kun David Izenzon kaj ok pluaj basistoj la New York Bass Revolution. En 1970 li transloĝiĝis al Eŭropo. Tie li sonregistris sian unuan albumon Bass Is kune kun tri pluaj kontrabasistoj. Krome li laboris kun Jean-Luc Ponty, kun Joachim Kühn, kun Terumasa Hino, kun John Tchicai kaj kun la svisa ensemblo „Wiebelfetzer“, kun Tomasz Stańko kaj Edward Vesala, kun Albert Mangelsdorff kaj Masahiko Satō same kiel kun Rolf Kühn, kun kiuj li ankaŭ surdiskigis por eŭropaj diskeldonejoj. Li prezentis ankaŭ kun Carla Bley, Michel Portal kaj Anthony Braxton. Post reveno al Novjorko en 1974 li apartenis al la bando de Jack DeJohnette, kun kiu li faris albumojn kiel „Special Edition“ (1979) aŭ „Tin Can Alley“ (1980) kaj ĝis 1983 koncertvojaĝis kaj ludis je festivaloj. En 1981 li produktis sian albumon „Solidarity“ dedicixtan al Stu Martin, kies instrumentistaro estas altkvalita. En 1982 li fondis kun John Scofield kaj Mike Stern propran kunfandomuzikan bandon. Poste li sin turnis al la Nova Improvizadmuziko kaj laboris en la regiono de Bostono kun multnombro da muzikistoj, inter ili ankaŭ kun Ken Vandermark. En 1994 li fondis du improvizadensemblojn, Cheap Suit Serenaders kaj Elastic Consort. Kun Matt Samolis, flutisto de Elastic Consort, li okupiĝis ĝisfunde kun la ŝtalviolonĉelo, sonskulptaĵo el agorditaj ŝtaldratojn kaj cimbaloj. Dum la lastaj jaroj lia intereso ĉefe direktiĝis al la ludo de cimbaloj per arĉo. Nuntempe (2008) li prezentas kun Metal and Glass Ensemble kaj Glenn Dickson Acoustic Ambient Ensemble.

Warren laboris kiel instruisto je diversaj eŭropaj kaj usonaj altlernejoj same kiel verkisto de la fakrevuo „Bass Player“.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Bass Is (1970, Enja kun Dave Holland, Jaime Faunt, Glen Moore, Chick Corea, John Surman, Barry Altschul, Steve Hauss, Stu Martin)
  • Solidarity (1981, Japo, kun John Purcell, John Scofield, Jack DeJohnette, Ray Anderson)
  • Bowed Metal Music (2001, kun Matt Samolis)
Kiel gastmuzikisto
  • Albert Mangelsdorff Spontaneous (1971, Enja)
  • Tomasz Stańko TWET – Polish Jazz vol. 39 (1976)