Peter Weide

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Peter Weide
Persona informo
Naskiĝo 20-an de marto 1947 (1947-03-20) (77-jaraĝa)
en Arhuzo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco DanioGermanio
Familio
Patro August Weide
Patrino Edith Weide
Frat(in)o Eliza Kehlet
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Denaska esperantisto Jes
vdr

Peter WEIDE estas germana denaska esperantisto. Li naskiĝis la 20-an de marto 1947 en Århus, Danio. Liaj gepatroj estis August Weide kaj ties edzino Edith. Ekde 1948 li vivis plejparte en Hamburgo. En la jaro 1956 li estis unu el la partoprenantoj de la Infana Kongreseto en Kopenhago. Jam dum siaj lastaj jaroj kiel gimnaziano li komencis instrui Esperanton en vesperlernejaj kursoj. Li ekde 1970 studis historion kaj pedagogikon ĉe la hamburga universitato por poste labori kiel instruisto. Inter 1976 kaj 1982 li estis sekretario de la Hamburga Esperanto-Societo. Kune kun sia unua edzino li iniciatis tiun evoluon, kiu gvidis al la aĉeto de klubdomo por la Hamburga Esperanto-Societo en la jaro 1979. Li estis la unua, kiu tradukis la ”Esperanto Lernolibro”-on laŭ la zagreba metodo en la germanan. Tiu traduko aperis en 1981. Lia traduko de ”Chruschtschows dritter Schuh” (Heinz-Georg Macioszek) aperis en 1996 sub la titolo „La tria ŝuo de Ĥruŝĉov“. En 1998 li translokiĝis al Melby en Danlando, fine de la jaro 2020 al Nivå, urbeto iom sude de Elsinoro. Ekde 2003 li aktivas kiel lingvohelpanto kaj tradukanto ĉe lernu!. Li reverkis kaj modernigis la danan ”ŝlosilon” en 2004. En 2006 li kompilis malgrandan Esperanto-gramatikon por danlingvanoj. Tiu kajero ekde 2011 ekzistas ankaŭ en germanlingva versio kaj ekde 2014 en anglalingva. Ekde julio 2016 haveblas ankaŭ itala versio, ekde decembro 2016 la franca. Hispana versio aperis komence de 2018, la nederlanda/flandra estas havebla ekde Novembro 2019, la turka ekde 2020 kaj la ĉina ekde Aprilo 2021.

Li estas membro de tiu laborgrupo, kiu ekde 2010 kaj ĝis la publikigo en 2014 prilaboris kaj finpreparis la de Preben Bagger disponigitan materialon por la Esperanto-dana vortaro de Preben Valdemar Bagger.

En la panteonon de edukado.net li eniris en decembro 2016.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]