Peter Zilvar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Zilvar antaŭ la Interkultura Centro en Herzberg en julio 2008

Peter ZILVAR (naskiĝis en 1950) estas germana esperantisto.

Ekde 1976, li estas prezidanto de Esperanto-Societo Sudharco. Krome li iniciatis la fondon de Esperanto-Ligo de Malsupra Saksio (EMAS).

Li estas gvidanto de Interkultura Centro Herzberg (ICH). Lige kun tio, li elektiĝis Esperantisto de la Jaro 2007.

Klerigvojo

  1. Distancstudado ĉe teleuniversitato en Hagen: Andragogiko (instruado de fremdlingvoj al plenkreskuloj)
  2. Distancstudado (19982002) ĉe universitato Poznan (Pollando). Interlingvistiko diplomlaboraĵ-temo: Komparoj de bazaj vortaroj en etno- kaj planlingvoj kun «Vortprovizo por Esperanto-vortaro laŭ la nova eŭropa lingvoatestilo»
  3. Esperanto-instruisto ekde GEA de 2003
  4. Cseh-instruisto de ILEI ekde 2003

Funkcioj kaj agado

  1. Prezidanto de Esperanto-Societo Südharz de 1976
  2. Fondinto de landa ligo por Malsupra Saksio de GEA (kaj konstante estrarano)
  3. Komisiito de GEA por klerigado en Germanio de 2000
  4. Estro de Germana Esperanto-Centro (klerigejo de GEA) en Herzberg de 2002
  5. Rajtigita ekzamenanto de GEI, UEA/ILEI kaj por la KER-ekzamenoj
  6. Eldonanto de serio de klerigdosieroj kaj informgazeto Harca Kuriero
  7. Gvidanto de Interkultura Centro Herzberg.

Dank' al lia kelkjardeka agado en Herzberg am Harz, la bonaj kontaktoj de la Esperanto-Klubo kun la urboadministrado kaj kun lokaj politikistoj sukcesis atingi, ke la urba konsilio (konsistante el reprezentantoj de kvar partioj) la 11an de julio 2006 unuanime voĉdonis por aldoni la kromnomon «la Esperanto-urbo» al Herzberg am Harz.

Eksteraj ligiloj

greke Intervjuo en "La Ondo de Esperanto" 2/2008 greke Multlingva paĝaro de Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo greke Retpaĝo de Interkultura Centro Herzberg greke Retpaĝo de urbo Herzberg am Harz

Averto: Defaŭlta ordiga ŝlosilo "Zilvar, Peter" anstataŭigas pli fruan defaŭltan ordigan ŝlosilon "1950".