Peter Zlatnar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Zlatnar
Persona informo
Naskiĝo 11-an de majo 1914 (1914-05-11)
en Ljubljano
Morto 7-an de februaro 1987 (1987-02-07) (72-jaraĝa)
en Ljubljano
Lingvoj Esperantoslovena
Ŝtataneco Socialisma federacia respubliko JugoslavioSlovenio
Alma mater Universitato de Ljubljano
Okupo
Okupo esperantisto • redaktisto • publikigistopartizanodentisto
vdr

Peter ZLATNAR (naskiĝis 1914 - mortis la 7-an de februaro 1987 en Ljubljana) estis unu el la plej elstaraj jugoslaviaj esperantistoj.

Dum jaroj li estis UEA-fakdelegito. D-ro Zlatnar lernis Esperanton en 1933, kaj poste estris kaj Slovenian E-Ligon kaj (de 1954 ĝis 1960) la tiutempan Jugoslavian Esperanto-Federacion. Li kontribuis redaktajn laborojn al La suda stelo kaj Jugoslavia esperantisto kaj al du libroj: Jugoslavio kaj ĝiaj popoloj (1953 kaj Esperanto kaj lernejo (1959). Dum pluraj jaroj li estis komitatano de UEA, kaj atingis pionirajn sukcesojn kiel ĝia komisiito en la kampo de lerneja agado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]