Sankt-Peterburgo

El Vikipedio
(Alidirektita el Peterburgo)
Saltu al: navigado, serĉo


Sankt-Peterburgo
(Leningrado)
ruse: Санкт-Петербург
urbo
Neva-StPetersburg2.JPG
Vido trans Neva al Petro-Paŭla Fortikaĵo.
Flag of Saint Petersburg Russia.svg
Flago
Coat of Arms of Saint Petersburg (2003).png
Blazono
Oficiala nomo: Санкт-Петербург
Lando Flago de Rusio  Rusio
Federacio Federacia urbo
Provinco Leningrada provinco
Konataj lokoj Ermitejo, Vintra Palaco
Rivero Neva
Situo Sankt-Peterburgo
 - koordinatoj 59°57′00″N 30°19′00″E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 59.95 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">59.95°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 59.95; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Sankt-Peterburgo)
Areo 1 439,0 km² (143 900 ha)
Loĝantaro 4 613 800 (2010)
Denseco 3 206,25 loĝ./km²
Estiĝo 1703
Guberniestro Valentina Matvienko
Horzono MT (UTC+3)
 - somera tempo MST (UTC+4)
Poŝtkodo 190000-199406
Telefona antaŭkodo +7 812
Aŭtokodoj 78, 98, 178
Situo de Sankt-Peterburgo enkadre de Rusio
ButtonRed.svg
Situo de Sankt-Peterburgo enkadre de Rusio
Urbaj partoj de Sankt-Peterburgo
Urbaj partoj de Sankt-Peterburgo
Situo de Sankt-Peterburgo enkadre de Eŭropo
ButtonRed.svg
Situo de Sankt-Peterburgo enkadre de Eŭropo
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Sankt-Peterburgo
Retpaĝo: gov.spb.ru

Sankt-Peterburgo (ruse: Санкт-Петербург, rusa prononco laŭ IFA [sankt pʲɪtʲɪrˈburk], esperante [sankt piterBURK]) aŭ simple Peterburgo, estas urbo ĉe la Balta maro sur bordoj de rivero Neva, estas la dua plej granda urbo de Rusio kaj la ĉefa haveno de la lando. Ĉefurbo de Nordokcidenta federacia distrikto. La plej norda inter la plej grandaj urboj de la mondo.

La urbo nomiĝas ankaŭ (en kelkaj esperantlingvaj fontoj) Petroburgo (Sankt-Petroburgo). Ĝi estis nomata Petrogrado de 1914 ĝis 1924, kaj Leningrado (urbo de Lenino) de 1924 ĝis 1991. La urbo estas forta altirpunkto por turistoj el ĉiuj partoj de la mondo. Imperiestraj palacoj (18-a-19-a jc.), multaj artmuzeoj, parkoj, teatroj ktp.

Enhavo

[redakti] Historio

La urbo estis fondita en 1703 de la rusa imperiestro Petro la Granda, kiu volis translokigi ĉefurbon de sia imperio pli proksime al la novakirita peco de la Balta maro. Eŭropeema imperiestro volis per tio modernigi la tutan landon, forlasinte "aziecajn" tradiciojn en la malnova ĉefurbo, Moskvo. Petro la Granda nomis la novan urbon nederlandeSankt Pieter Burch — de kie ankaŭ la nuna nomo.

De 1712 ĝis 1918 Peterburgo estis ĉefurbo de Rusio.

Dum la Dua mondmilito la urbo eltenis severegan sieĝon (de la 8-a de septembro 1941 ĝis la 27-a de januaro 1944), dum kiu mortis pli ol unu miliono da urbanoj. Vidu specialajn artikolojn: Sieĝo de Leningrado kaj Vojo de Vivo.

[redakti] Transporto

En la urbo ekzistas kvinlinia sistemo de metroo. Vidu: Sankt-Peterburga metroo.

[redakti] Famuloj

[redakti] Partneraj urboj

Sankt-Peterburgo havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:

Krome la urbo havas amikajn rilatojn kun

[redakti] Movade

[redakti] Famaj esperantistoj

[redakti] Esperanto-kolektivoj

En la urbo estas minimume kvar E-kluboj kaj E-grupoj.

  1. Esperanto-societo "Espero" fondita la 15-an de aprilo 1892.
  2. Sankt-Peterburga Interlingvistika Rondo (SPIRo) fondita en 2004.
  3. E-Klubo de nevidantoj "Amikaro" fondita en 1979.

kaj aliaj.

Fama ensemblo "Blua Ponto" kaj kelkaj aliaj muzikistoj kaj muzik-grupoj artumas en la urbo.

[redakti] Okazintaj aranĝoj

La urbo gastigis kongresojn de SAT en 1926 kaj 1996.

En 1995 okazis Internacia Junulara Kongreso en Serovo, ripozloko apartenanta al Peterburgo.

Julie de la jaro 2004 Peterburgo dum tri tagoj gastigis Antaŭkongreson de IJK-2004.

De la 27-a de majo ĝis la 31-a de majo 2010 en Sankt-Peterburgo okazis La 26-a Rusia Esperantista Kongreso.

[redakti] Retaj ligiloj

Ekstera ligilo  Novaĵbendo el Peterburgo (ru)
Ekstera ligilo  Multegaj fotoj de Peterburgo kaj apudaĵoj (ru, en, de)

[redakti] Vidu ankaŭ

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj