Petskribo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Peticio)
kolekto de subskriboj por petskribo

Petskribo (latine petitio, laŭ tiu modelo en Esperanto ankaŭ neologisme nomebla peticio) estas formala skribita peto, ofte subskribita de multe da homoj, aŭ alinome skribaĵo kun petoplendo direktita al koncerna oficiala instanco, do ekzemple al registara agentejo aŭ al parlamento. Principe eblas diferencigi inter petoj, kiuj celas reguligon de ĝenerala politika temo (ekzemple kreon aŭ ŝanĝon de leĝo fare de parlamento) kaj plendoj, kiuj celas malestigi individuan maljuston. La rajto vortumi petskribojn kaj varbi pri subteno de ili konsideratas parto de la demokratiaj bazaj rajtoj de ĉiu civitano.

La celoj de organizantoj de tiaj kampanjoj povas esti duoblaj: unuflanke, kompreneble la propra celo skribita en la dokumento kiun la apogantoj subskribu, kaj due, aliflanke, konsciencigi personaron kiu ankoraŭ aŭ ne konsciis aŭ ne akagadis tiukadre pri la koncerna afero.

Lastatempe enmodiĝis la funkciado de platformoj de retejoj en Interreto kiuj dediĉas sin al starigo de kolektivaj plendoj pere de la sistemo de subskribo de petskriboj, ekzemple Change.org.[1] Tio faciligas la kontribuojn de partoprenantoj kiuj el hejmo simple klakas kaj apogas la koncernan peton.

Kiam temas pri tutlanda petskribo kiu kolektas milojn da subskriboj, foje oni organizas specialan ceremoniojn por transdoni la subskribitan dokumenton al la koncerna instanco (ekzemple al Parlamentoregistaro), oni invitas ĵurnalistojn kaj tio utilas al la disvastigo de la kampanjata celo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hispanlingva versio en [1] Alirita la 3an de Decembro 2018.