Lancy
| Lancy | |
|---|---|
| Kantono | Ĝenevo |
| Distrikto | (Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo) |
| Koordinatoj | 46°11′0″N 6°7′0″O / 46.18333°N, 6.11667°OKoordinatoj: 46°11′0″N 6°7′0″O / 46.18333°N, 6.11667°O |
| Nombro de enloĝantoj | 27852 |
| Areo | 4,82 km² |
| Alteco | 420 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 1212 |
| Komunumkodo | 6628 |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Lancy estas urbo kaj komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando. Ĝi havis 27852 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio [redakti]
La urbo Lancy situas sudokcidente de Ĝenevo ĉe la suda bordo de la rivero Rodano. La urbo konsistas el la du partoj Grand-Lancy kaj Petit-Lancy.
Najbaraj komunumoj [redakti]
La urbo limas en nordo al Ĝenevo kaj Vernier, en oriento al Carouge, en sudo al Plan-les-Ouates, kaj en okcidento al Onex.
Sciindaĵoj [redakti]
La futbalstadio Stade de Genève, kie okzais tri ludoj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 troviĝas sur la teritorio de la urbo Lancy.
Trafiko [redakti]
Lancy estas konektita al la urba tram- kaj busreto de Ĝenevo. La ĝeneva tramlinio n-ro 15 kaj diversaj buslinioj servas la urbon Lancy.
Lancy disponas ankaŭ pri propra aliro al la nacia aŭtoŝoseo A1 de Ĝenevo tra Berno kaj Zuriko al Sankt-Galo kaj Sankt-Margreto.
Historio [redakti]
La unua dokumenta mencio de Lancy datiĝas el la jaro 1097 kiel Lanciaco.
Eksteraj Ligiloj [redakti]
|
||||||

