Daillens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Petit Penthalaz)
Daillens
Blazono de Daillens
Blazono de Daillens
Blazono de Daillens
Preĝejturo de Daillens
Preĝejturo de Daillens
Preĝejturo de Daillens
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Gros-de-Vaud
Geografia situo CH1903: 531788 / 163706 (mapo)46.6211111111116.5480555555555Koordinatoj: 46° 37′ N, 6° 33′ O; CH1903: 531788 / 163706 (mapo)
Nombro de loĝantoj 911
Areo 5,52 km²
Alteco 500 m super marnivelo
Poŝtkodo 1306
Komunumkodo 5480
Mapo de Daillens
Mapo de Daillens
vdr

Daillens estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 911 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Boussens situas en sudokcidento de la regiono Centro de Vaŭdo en la Vaŭda Mezlando ĉe la bordo de la rivero Venoge, kiu formas la okcidentan limon de la komunumo. La komunumo situa proksimume 10 kilometrojn nordokcidente de Laŭzano kaj 60 kilometrojn nordoriente de Ĝenevo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Daillens kaj la setlejoj Petit Penthalaz, Praudi kaj Le Bochet, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,52 km², de kiuj 17,4% estas kovritaj de arbaro, 66,8% servas por agrikulturo kaj 14,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Daillens limas en sudo al Eclépens, en sudoriento al Oulens-sous-Echallens, en oriento al Bettens, en sudoriento al Bournens, en sudo al Penthaz, en sudokcidento al Penthalaz kaj en okcidento al Lussery-Villars.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Daillens kondukas vojoj de Eclépens, Penthalaz, Bettens kaj Penthaz. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 kaj la svisa aŭtovojo A9 estas la vojnodo Villars-Sainte-Croix, kiu situas proksimume 4 kilometrojn sude de la komunumo. Pere de loka buslinio al Cossonay la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Boussens datiĝas el la jaro 1109 kiel Dallens. Dum mezepoko la senjoreco pri Daillens estis dividita inter la Katedrala Kapitolo de Laŭzano, la Baronoj de Cossonay kaj la Senjoroj de Daillens. Nur en la jaro 1766 la teritorio de la komunumo estis kunigita al unu sola senjorejo. Dum la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Daillens apartenis al la Voktejo Morges. Post la revolucio ĝi apartenis al la Distrikto Cossonay, kaj surbaze de la administra reformo de 2006 ĝi kun efiko de la 1-a de januaro 2008 ĝi estis integrita al la nova Distrikto Centro de Vaŭdo.[3]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La kastelo], kiu supozeble estis konstruita en la 14-a jarcento, havis du turojn, kiuj estis detruitaj en la jaro 1832.

Famaj personecoj[redakti | redakti fonton]

La svisa aktoro, kantisto kaj komponisto Jean Villard Gilles (1895 - 1982) originas de Daillens.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]