Petržalka
| Petržalka | |
| hungare: Pozsonyligetfalu, germane: Engerau | |
| kvartalo | |
|
Bratislavo - Petržalka
|
|
| Oficiala nomo: Petržalka | |
| Lando | |
|---|---|
| Regiono | Regiono Bratislavo |
| Distrikto | Distrikto Bratislavo 5 |
| Historia regiono | Supra Hungarujo Pozsony |
| Parto de | Bratislavo |
| Lokaj patroj |
9
|
| Tipo de parto | Urba parto |
| Konstruaĵo | Nova ponto |
| Riveroj | Danubo, Chorvátske rameno |
| Situo | Petržalka |
| - alteco | 136 m s. m. |
| - koordinatoj | 48°07′20″N 17°07′00″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 48.12222 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">48.12222°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Areo | 28,68 km² (2 868 ha) |
| Loĝantaro | 111 778 (31.12.2010) |
| Denseco | 3 897,42 loĝ./km² |
| Unua skribmencio | 1225 |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Poŝtkodo | 85X XX |
| Telefona antaŭkodo | +421-02 |
| Aŭtokodoj | BA, BL |
| NUTS | 529460 |
|
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
|
|
| Retpaĝo: www.petrzalka.sk | |
Petržalka, (Pozsonyligetfalu hungare, germane Engerau / Ungerau) estas iama vilaĝo, nun urboparto de Bratislavo en Slovakio.
Situo [redakti]
La urboparto situas sur ebenaĵo, laŭ bordo de dekstra Danubo, inter Danubo kaj Aŭstrio, laŭ ĉefvojo kaj aŭtoŝoseo Budapeŝto-Bratislavo, laŭ ĉefvojo, aŭtoŝoseo kaj fervojo Bratislavo-Vieno, laŭ fervojo Hegyeshalom-Bratislavo. Urbocentro de la ĉefurbo troviĝas 1 km.
Historio [redakti]
Ekde la pratempoj la loko estis trapasejo tra la Danubo. Dum regado de Andreo la 2-a precipe peĉenegoj loĝis tie. Post la tatara invado germanoj alvenis. La unua mencio pri la setlejo devenis el 1278 en formo "Flezyndorph". Rifuĝintaj kroatoj alvenis en la 16-a jarcento. En 1809 la francoj okupis la vilaĝon, dume okazis incendio. Tiutempe la inundoj estis oftaj. En la 19-a jarcento la loko iĝis feriejo de Bratislavo. En 1890 konstanta fera ponto konstruiĝis, post 1 jaro la fervojo ekfunkciis al Szombathely. En 1910 loĝis en la vilaĝo 2947 da homoj, (1997 germanoj, 495 hungaroj kaj 318 slovakoj).
Ĝis 1919 ĝi apartenis al Bratislavo, al distrikto de Bratislavo, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo apartenis al Germanio. Post la 2-a mondmilito la germanoj kaj la hungaroj estis deportitaj, la vilaĝo aliĝis al Bratislavo. Dum la socialismo tie konstruiĝis la plej granda loĝkvartalo de Slovakio. En 2001 loĝis en la urboparto 117 227 da homoj, (108 600 slovakoj, 4259 hungaroj, 1788 ĉeĥoj, 219 germanoj). Ekde 2008 Hungario, Aŭstrio kaj Slovakio apartenas al interna zono de Schengen, la limoj malaperis. La travojaĝo estas libera kaj senĝena.
Vidindaĵoj [redakti]
- katolika preĝejo omaĝe al Apoteozo de Sankta Kruco de 1933
- katolika preĝejo omaĝe al Dolora Dipatrino de 2001
- Kafejo Park de 1827
- Universitato
- teatro Aréna