Petr Chrdle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petr Chrdle surpinte de Fuĵi-Monto en 2007

Petr CHRDLE [ĥr-dle], (naskiĝis la 12-an de marto 1946), nomata Petro, estas ĉeĥa esperantisto, posedanto de la agentejo KAVA-PECH, iama prezidanto kaj nuntempa vicprezidanto de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (kaj ekde 2008 ĝia honora membro), rajtigita ekzamenanto de ILEI kaj verkinto de lernolibro Esperantem za tři měsíce ("Per esperanto dum tri monatoj") kaj Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj.

Petr Chrdle naskiĝis en Ĉeĥoslovakio, finstudis militistan teknikan akademion en Brno, kie li diplomiĝis kiel inĝeniero pri elektrotekniko, sekve doktoriĝis ĉe Instituto pri Elektroniko kaj radiotekniko de Ĉeĥoslovaka akademio de la sciencoj en Prago kaj poste fariĝis docento ĉe AIS en San Marino (kies senata sekretario li estis de 1990 ĝis 1994). De 1987 ĝis 2010 li estis komitatano de UEA kaj en la elektoperiodo 19982001 ĝia estrarano respondeca pri faka kaj scienca agadoj.

Lastatempe lia agado estas ligita precipe al la kongresa kaj kleriga agentejo kaj eldonejo KAVA-PECH, kiun li fondis en 1992 kaj kadre de kiu li efektivigas ankaŭ esperanto-agadon (kontaktlingvoj de la agentejo estas la ĉeĥa, Esperanto, la germana kaj la angla).

Lia edzino estis ĉeĥa esperantistino Stanislava Chrdlová (1954 - 2000).

Verkoj

  • Chrdle P., Chrdlová S.: Esperantem za tři měsíce (lernolibro de esperanto por ĉeĥoj)
  • Chrdle P.: Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj
  • Chrdle P. (red.): La stato kaj estonteco de la internacia lingvo Esperanto
  • Chrdle P. (red.): Intimaj temoj en Esperanto-beletro

Eksteraj ligiloj

greke Retpaĝaro de la firmao KAVA-PECH de Petr Chrdle greke Informoj pri Petro Chrdle en la retpaĝaro de AIS greke artikolo "Petr Chrdle ne alstrebas estraran postenon" de la 16-a de aŭgusto 2010 en la retejo libera folio