Petr Ginz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Petr Ginz
Naskiĝo 1-an de februaro 1928
en Prago
Morto 28-an de septembro 1944
en Auŝvico
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Petr GINZ (naskiĝis la 1-an de februaro 1928 - mortis la 28-an de septembro 1944 en Auŝvico) estis ĉeĥa knabo de juda deveno, filo de la geesperantistoj Ota Ginz kaj Marie Ginzová.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Petr estis tre talenta knabo, kiu revis pri vojaĝoj sur maroj kaj en kosmo. Li amis verkojn de Jules Verne, postlasis multajn desegnaĵojn, leterojn al la gepatroj kaj taglibron. Lia desegnaĵo de la Tero vidata de sur la Luno, kiun li desegnis en Prago, fariĝis internacia simbolo de Holokaŭsto.

Petr mem estis denaska esperantisto. En la getto Terezín li komencis verki laŭmemore Esperanto-ĉeĥan vortaron. Lia plej konata agado en la getto estis redaktado de sekreta junulara gazeto nomita "Vedem" ("Ni gvidas"), kiu aperadis dum du jaroj, ĝis la deportado de Petr al Auschwitz.

Kopion de lia fama desegnaĵo kunprenis la israela astronaŭto Ilan Ramon al la spacnavedo Columbia, por ke la simbolo de holokaŭsto kaj de revo pri la kosmo efektive flugu en la kosmon, sed la surteriĝo de la spacnavedo estis tragedia, ĉiuj pereis. La originalo estas prezentita en la muzeo pri la Holokaŭsto Jad Vaŝem en Jerusalemo.

Komence de 2005 la Ĉeĥa Poŝto eldonis poŝtan memorfolieton kun la fama bildo, kaj oni donis la nomon de Petr Ginz ankaŭ al unu el la asteroidoj.

Pri la familio Ginz ekzistas fotoj ankaŭ en la Juda Muzeo en Prago.

Pri Petr Ginz aperis granda artikolo en Israela Esperantisto, n-ro 141, Decembro 2004. Preskaŭ la sama teksto poste aperis en Libera Folio, kaj estis represita en Revuo Esperanto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Věra kaj Vlastimil Novobilský laŭtlegas la Esperantan tradukon de la taglibro de Petr Ginz.
  • Chava Presburger: Deník mého bratra (Taglibro de mia frato, 2005 - fratino publikigis trovitan taglibron de Petro Ginz)
  • Návštěva z pravěku (Vizito el prahistorio, eldonis Societo Franz Kafka - romano de 13-jara Petro inspirita de Jules Verne)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Ĥava Presburger: Taglibro de mia frato (el la ĉeĥa tradukis Vlastimil Novobilský kaj Věra Novobilská, eldonis KAVA-PECH 2005, 135 p. plus trideko da bildoj kaj ilustraĵoj)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

En aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]