Petr Vok z Rožmberka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petr Vok z Rožmberka
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1539 (1539-10-01)
en Český Krumlov
Morto 6-an de novembro 1611 (1611-11-06) (72-jaraĝa)
en Třeboň
Tombo Vyšší Brod Cistercian Abbey
Familio
Patro Jošt III. z Rožmberka
Frat(in)oj Vilém z Rožmberka • Eva z Rožmberka • Bohunka z Rožmberka
Edz(in)o Kateřina z Ludanic
vdr

Petr Vok z Rožmberka (el Rožmberk) naskiĝis la 1-an de oktobro 1539 en Český Krumlov kaj mortis la 6-an de novembro 1611 en Třeboň. Li estis elstara ĉeĥa nobelo, membro de la potencohava sudbohemia nobela familio Rožmberk. Li apartenas al la plej gravaj personecoj de la ĉeĥa historio kaj kulturo en la 16-a kaj 17-a jarcentoj.

Vivo kaj verkaro[redakti | redakti fonton]

Petr Vok ne nur amis virinojn kaj vinon, sed intense interesiĝis ankaŭ pri scienco, literaturo, arto kaj kulturo ĝenerale. Kvankam li ne havis iun publikan oficon, li apartenis al la plej bone informitaj homoj de sia tempo kaj estis en vastaj kontaktoj kun tuta protestantisma Eŭropo. Lia kastelo en Třeboň, kien li transloĝiĝis, post kiam li en 1601 forvendis kastelon Český Krumlov al Rudolfo la 2-a, estis grava renkontiĝloko de ĉeĥaj kaj eŭropaj politikistoj. Kiam soldataro de Passau invadis Bohemion, por ilia reiro li fordonis tutan trezoron de la familio. Tiel li - kontraŭe al plejparto de siaj samtempuloj - montris sian oferemon kaj efikan amon al sia patrujo.

Kiel mecenato li subtenis ĉeĥajn verkistojn, teatron, klerigadon (li fondis ekz. lernejon de Rožmberk en Soběslav) kaj figurarton. Li fondis unu el la plej ampleksaj bibliotekoj en tuta Mezeŭropo. Lia kolekto de artaĵoj, fizikaj instrumentoj kaj naturaĵoj estis komparebla kun la fama kolekto de la imperiestro Rudolfo la 2-a en la Kastelo de Prago. Li estis inventema mastrumanto kaj entreprenanto, danke al li kasteloj en Bechyně kajTřeboň estis rekonstruitaj je reprezentaj renesancaj sidejoj, ĝis nun admirataj de vizitantoj. En la ĉeĥa kulturo li estas ĝis nun konsiderata kiel arketipo de multflanke talenta renesanca klerulo kaj ĝojvivemulo. Lia bunta vivo kaj komplika personeco estis multfoje prezentita en libroj kaj filmoj.

Li kiel la lasta membro de la familio Rožmberk mortis sen posteuloj, do per lia morto en 1611 formortas la tuta potenca nobela familio. Li estas entombigita en la monaĥejo en Vyšší Brod.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Biografioj kaj historiaj studoj[redakti | redakti fonton]

  • Březan, Václav (1568-1620): Životy posledních Rožmberků. Praha : Svoboda, 1985 1-a volumo 371 p., 2-a volumo p.374-905.
  • Pánek, Jaroslav: Poslední Rožmberk: životní příběh Petra Voka. Praha : Brána, 1996. 232 p. ISBN 80-85946-47-5.
  • Pánek, Jaroslav: Poslední Rožmberkové : Velmoži české renesance. Praha : Panorama, 1989. 417 p. ISBN 80-7038-006-3.
  • Svobodová, Anežka: Petr Vok z Rožmberka. 2-a eld. Praha : Melantrich, 1986. 269 p.

Historiaj romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Bonhardová, Nina: Hodina závrati. Praha : Čs. spis., 1975. 240 p.
  • Bonhardová, Nina: Selský mor. Praha : Rodiče, 2002. 429 p. La 2-a parto de la trilogio. ISBN 80-86695-00-X.
  • Bonhardová, Nina: Tanec rabů. 4-a eld.. Praha : Rodiče, 2002. 238 p. La 1-a parto de la trilogio. ISBN 80-86489-29-9.
  • Mařánek, Jiří: Barbar Vok. Praha : Čs. spis., 1973.
  • Chromčáková, Ema: Klíč k milostné komnatě : největší láska Petra Voka. Ostrov, 2001. 103 p. ISBN 80-86289-13-3.
  • Kožík, František: Třetí noc. České Budějovice : Jihočeské nakladatelství, 1967. 117 p.

Filmografio[redakti | redakti fonton]

  • Svatby pana Voka (1970, reĝisoris Karel Steklý, ĉefrolis Miloš Kopecký)
  • Pan Vok odchází (1979, reĝisoris Karel Steklý, ĉefrolis Martin Růžek)
Jan Řepa kiel Petr Vok

Interesaĵo por esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Petr Vok parolas Esperante! Ĉeĥa esperantisto kaj konata ŝercemulo Jan Řepa (kromnomata "Fidel") el Netolice estas i.a. longjara membro de la loka amatora teatroensemblo, en kiu li ĉefrolis ankaŭ en ĉeĥlingva spektaklo pri renesanca nobelo Petr Vok. En lia kostumo li bonvenigis surprize esperantlingve la 20-an de julio 2006 kelkdek partoprenantojn de REF (Renkontiĝo de esperantaj familioj) en la sudbohemia renesanca ĉaskasteleto Kratochvíle (kiu antaŭe apartenis al posedo de Petr Vok). Krom la kastel- kaj ĝardentrarigardo li invitis la vizitantojn al koncerto de renesanca muziko kun pluraj esperantigitaj kantoj, kiujn en rolo de liaj dungitoj preparis la REF-partoprenantoj mem.