Petra Nielsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Petra Nielsen
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1886 (1886-11-30)
Morto 30-an de novembro 1969 (1969-11-30) (83-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Danio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Petra NIELSEN (1887 - 1970) estis dana esperantistino. Kiel junulino ŝi studis pianludon. Ŝi pludo­nis la lernitan, ĉar ŝi rapide mem komencis instrui. En sia hejmo estis inter bildoj de dankemaj lernantoj i. a. iu de la fama artistino Esther Vagning, kies surskribo esprimas dankon pro bona fundamento, kiun donis Petra al ŝi. El siaj lernantoj pluraj daŭre venis al ŝia hejmo, kaj dum la lastaj tri jaroj ili vizitis sin en la hospitalo, ekster kiu ŝi estis nur dum mallongaj periodoj post tra­fika akcidento monaton antaŭ sia 80-jara naskiĝtago.

Esperanton ŝi eklernis ĉe sia muzik­instruistino en 1904 per germana lernolibro. Multe ŝi korespon­dis esperante, partoprenis plurajn kongresojn, kelkfoje deĵorante en infankongreseto. Ŝi tradukis literaturon kaj mem verkis porinfanajn kantojn. Bedaŭrinde sia traduko de "Mis med de blå øjne" ("La kato kun bluaj oku­loj") ankoraŭ ne estas eldonita, kvankam Egon Mathiesen donis sian permeson.

Ŝi partoprenis la Holbækmarsojn kaj entute la kampanjon kontraŭ Atombomboj. Same ŝi varbis multajn abonantojn por Norda Prismo.