Petras Čeliauskas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Petras ČELIAUSKAS
Persona informo
Naskiĝo 18-a de marto 1929
en Surinkiškiai, Litovio
Lingvoj Esperantoangla
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Verkis en Esperanto El mia Esperanta skatolo, Litovio dum jarcentoj k.a.
Aliaj aktivaĵoj tradukisto, redaktoro, publicisto, landesploranto
Esperantistiĝis en 1957
vdr

Petras ČELIAUSKAS (naskiĝis la 18-an de marto 1929 en Surinkiškiai, vilaĝo de Okcidenta Litovio) estas pedagogo, litova esperantisto, landesploranto, tradukisto, publicisto kaj redaktoro, fakdelegito de UEA kaj Honora Membro de UEA (ekde 1999).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Profesie P. Čeliauskas estas pedagogo (instruisto de matematiko), nuntempe emerito. Li loĝas en urbeto Švėkšna (distrikto Šilutė).
Li komencis labori kiel instruisto en gimnazio de Švėkšna en 1949. Post militservo (1950-1953) P. Čeliauskas revenis al laboro en Švėkšna-mezlernejo. Li instruis matematikon, astronomion, desegnadon; laboris ankaŭ kiel vicdirektoro de la lernejo (1961-1969, 1975-1984).[1] En la lernejo li laboris 43 jarojn. [2]
En 1969, kiam mezlernejo de Švėkšna festis 50-jaran jubileon, P. Čeliauskas eldonis porokazan eldonaĵon pri historio de la lernejo kaj fondis landesploran muzeon.[3] En 1994 ĝi iĝis filio de muzeo de Šilutė.[4] Li preparis kaj publikigis kelkajn eldonaĵojn pri Švėkšna, Švėkšna-mezlernejo. P. Čeliauskas fondis kulturan klubon Tėviškė (Hejmlando, 1988) [5] ĉe societo Litova Kultura Fonduso. Li estas ĝia prezidanto (ekde 1988) kaj estrarano de la samnoma societo (ekde 1996). Por historiaj esploradoj de la urbeto kaj historiaj publikaĵoj, distrikto Šilutė en 1996 honordistingis lin per premio Arĝenta Kano.[6]
En 1999 por meritoj en kultura kampo li ricevis premion de Švėkšna – la statueton de Jakobo.
En la 10a kunveno de Landesplora Societo (2000) P.Čeliauskas estis elektita Honora Landesploranto.
En landa konkurso Vilaĝa lumradio de Litovio 2011 (2012) li estis titolita Vilaĝa libroportisto.[7]

Esperantista agado[redakti | redakti fonton]

Kun Esperanto P. Čeliauskas konatiĝis en 1939, legante porinfanan revueton Šaltinėlis (Fonteto), kiu publikigis E-lecionojn. Sed en 1940 Litovio estis okupita kaj aneksita de Sovetunio. La revueto estis fermita kaj Esperanto malpermesita. Esperanto ĉesis esti tabua vorto en Sovetio en 1956. Duonmonata prestiĝa litova revuo Švyturys (Lumturo) en 1957 aperigis kurson de Esperanto. P. Čeliauskas memstare ellernis la interncian lingvon, komencis partopreni en E-agado.
Ekde la jaro 1975 P. Čeliauskas partoprenas en Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET), kiuj por Sovetiaj esperantistoj, ne povantaj veturi eksterlanden, estis kvazaŭ mini-universalaj kongresoj. Li aktive partoprenis en pli ol 20 BEToj, legis tradukojn de litova poezio kaj prelegis pri litovaj lingvoj kaj historio, ankaŭ pri esperantologiaj temoj. Post falo de la fera kurteno li partoprenis en 8 Universalaj Kongresoj (Bergen, Tampere, Praha, Montpellier, Berlin, Zagreb, Göteborg, Pekino).[8]

Tradukado kaj verkado[redakti | redakti fonton]

En 1986 estis eldonita poemaro Homo – esperanta traduko de poemaro Žmogus de renoma litova poeto Eduardas Mieželaitis. La poeto por la poemaro ricevis prestiĝan en Sovetio Lenin-premion. William Auld tiel reeĥis pri la libro:

Citaĵo
 Eduardas Mieželaitis estas granda poeto de Litovio, kaj li kaj ni estas bonŝancaj, ke lin interpretas por ni virtuozo de la tradukarto Petras Čeliauskas. La poemoj en HOMO fluas kaj trafas kvazaŭ originale en Esperanto verkitaj [9]
 

Aliaj tradukoj: Arbaro de Anykščiai (de Antanas Baranauskas), Legendo pri Vilna Kastelo (de Vladas Mozuriūnas), Piceo, la reĝino de kolubroj (de Salomėja Nėris), Jūratė kaj Kastytis (de Maironis) ka. P. Čeliauskas esperantigis ĉirkaŭ 60 versaĵojn de 24 litovaj poetoj, fragmentojn el poemoj Konrad Walenrod (de Adam Mickiewicz), Kavaliro en tigra felo (de Ŝota Rustaveli), ankaŭ versojn de 12 belorusaj poetoj.
Tradukoj de multaj kantoj estis kantataj dum E-renkontiĝoj, BEToj k.s.

P. Čeliauskas tradukis el Esperanto en la litovan E-himnon La Espero (Viltis), romanon La fermita urbo (Uždaras miestas) de Istvan Nemere.
Menciindas libro Nuo Babelio iki Esperanto (De Babelo ĝis Esperanto, 1989). Tio estas litovlingva 230-paĝa libro pri deveno de lingvoj, pri problemoj de multlingveco kaj provoj de homaro solvi ĝin, kaj kompreneble ankaŭ pri Esperanto.
Litovio dum jarcentoj (2002) – esperantlingva esearo pri historio de Litovio.
Libroj pri landesplorado, urbeto Švėkšna, historio de la urbeto, eldonaĵoj dediĉitaj al Švėkšna-mezlernejo.
P. Čeliauskas kompilis poezian antologion Švėkšnos lyra ("Liro de Švėkšna")[10]. La libro estis eldonita en 2009. La antologio reprezentas 24 aŭtorojn, devenintaj el Švėkšna aŭ havantaj aliajn ligojn kun ĉi tiu urbeto. En la antologio estas publikigataj kelkaj verkoj de P. Čeliauskas: traduko de La Espero (L. L. Zamenhof, litove "Viltis"), himno de Švėkšna Giesmė Švėkšnai ("Glorkanto al Švėkšna"), kaj robajoj.
En 2012 P. Čeliauskas eldonis enciklopedian 543-paĝan libron Švėkšna: žmonės, kraštas, įvykiai ("Švėkšna: homoj, regiono, eventoj") pri Švėkšna-regiono. Historian materialon, kunligitan kun Švėkšna, la aŭtoro kolektis 40 jarojn.[11]
Pli ol 40 diverstemaj artikoloj en distrikta kaj resublika gazetaroj.
Preskaŭ 30 esperantologiaj artikoloj en diversaj E-eldonaĵoj, pli ol 30 artikoloj pri historio, kulturo kaj literaturo de Litovio en revuo Litova Stelo.

Redaktado[redakti | redakti fonton]

En Litovio estis eldonata periodaĵo Litovio hodiaŭ (en lingvoj: angla, franca, germana). Aperis 2 volumoj ankaŭ en Esperanto (n-ro 2(29) en 1987 kaj n-ro 1(30) en 1988). Ilin redaktis P. Čeliauskas. Li redaktis ĉiutagajn gazetojn de BEToj kaj SAT-kongreso:

P. Čeliauskas lingve redaktis 6 librojn, diversan turisman literaturon, eldonitan lige kun la 90a Universala Kongreso en Vilno. Li 11 jarojn redaktis revuon Litova Stelo - la organon de Litova Esperanto-Asocio (1995-2005).

Distingoj[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

originalaj[redakti | redakti fonton]

  • Nuo Babelio iki Esperanto ("De Babelo ĝis Esperanto", 1989)
  • Švėkšna atsiminimuose ("Švėkšna en rememoroj", 1999)
  • Sąjūdžio banga Švėkšnoje ("Ondo de Sąjūdis en Švėkšna", kun aliaj, 2001).
  • Litovio dum jarcentoj (2002)
  • Švėkšna ir apylinkės ("Švėkšna kaj ĉirkaŭaĵoj", 2003)
  • Knygnešių pėdsakai Švėkšnoje ("Postsignoj de libroportistoj en Švėkšna", 2003)
  • Senoji spauda apie Švėkšną. 1885-1918 ("Antikva gazetaro pri Švėkšna. 1885-1918")
  • Bibliografio de Litoviaj Esperanto-eldonaĵoj (1990-2006) (2008)
  • El mia Esperanta skatolo (2009)
  • Švėkšnos lyra ("Liro de Švėkšna", poezia antologio, kompilis P. Čeliauskas, 2009)
  • Švėkšna atsiminimuose, 2 kn. ("Švėkšna en rememoroj", 2a libro, 2010)
  • Švėkšnos švento apaštalo Jokūbo bažnyčia ("Preĝejo de Sankta apostolo Jakobo en Švėkšna", 2010)
  • Švėkšna: žmonės, kraštas, įvykiai ("Švėkšna: homoj, la regiono, eventoj", 2012)

Tradukoj el la litova[redakti | redakti fonton]

Tradukoj el Esperanto en la litovan[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]