Petre Antonescu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petre Antonescu
Persona informo
Naskiĝo 29-an de junio 1873 (1873-06-29)
en Râmnicu Sărat
Morto 22-an de aprilo 1965 (1965-04-22) (91-jaraĝa)
en Bukareŝto
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Alma mater Franca Politeknika Lernejo
Okupo
Okupo arkitekto
Verkoj Arcul de Triumf Bucharest
vdr

Petre ANTONESCU [petre antonesku], (naskiĝinta en la 29-a de junio 1873 en Râmnicu Sărat, mortinta en la 22-a de aprilo 1965 en Bukareŝto, estis rumana arkitekto kaj instruisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Petre Antonescu studis en Parizo ĉe la École nationale supérieure des beaux-arts; en 1899 li diplomiĝis samloke.

En 1900 li iĝis profesoro de historio kaj arkitekturo ĉe la Altlernejo arkitektura de Bukareŝto. Li uzis la stilon nov-rumanan de Ion Mincu. Kaj lia Palaco Crețulescu (1903) proksime de la parko Cișmigiu (centro historia de la rumana ĉefurbo) kaj la kazino kaj Hotelo Palas de Sinaia atestas tion.

Post la Unua mondmilito Antonescu iĝis rektoro de la bukareŝta universitato. Li dediĉis sin al novaj stiloj arkitekturaj. Li i.a. realigis planojn por novaj alternejaj konstruaĵoj en 1933, por la Triumfarko kaj la Histori-instituto Nicolae Iorga (ĉio por Bukareŝto).

En la jaro 1945 li iĝis plena membro de la Rumana akademio.

Verkoj (en Bukareŝto, se ne alie indikate)[redakti | redakti fonton]

  • Arcul de Triumf
  • Palatul Primăriei Capitalei, bulevard Regina Elisabeta
  • Casa Constantin I.C. Brătianu, Calea Dorobanților
  • Casa Soare (iama restoracio Casa Bucur)
  • Palatul Băncii Marmorosch Blank, Strada Doamnei
  • Palatul Facultății de Drept, bulevard Regina Elisabeta
  • Palatul Crețulescu, bulevard Știrbei Voda
  • Hotel Triumf (1935)
  • Casino de Sinaia
  • Hotel Palace de Sinaia
  • Justicpalaco de Buzău
  • Justicpalaco de Brăila
  • Palaco de la urbodomo de Craiova
  • Școala Română de Romo
  • Imobilul Societății Politehnica, Calea Victoriei
  • Palatul Arhivelor Naționale (pereis; ĝi situis en la iama korto de la monaĥejo Michael Vodă)
  • Kazino de Constanța, kune kun Daniel Renard (1904-1910)
  • Instituto historia "Nicolae Iorga"