Monaĥinpetrelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Petrelo de Zino)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Monaĥinpetrelo
Desupre
Desupre
Desube
Desube
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Pterodroma
Pterodroma madeira
(Mathews, 1934)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Petrelo de Zino, Monaĥinpetrelo aŭ en la portugala Freira signife monaĥino (Pterodroma madeira) estas malgranda marbirdo de la genro de pterodromojburdopetreloj, kiu estas endemia de la insulo de Madejro.

Tiu longflugila petrelo havas grizan dorson kaj flugilojn, kun malhela marko kun formo de "W" tra la flugiloj kaj grizan supran voston. La subflugiloj estas nigrecaj krom blanka triangulo ĉe la antaŭ bordo ĉe la korpo kaj la ventro estas blanka kun grizaj flankoj. Ĝi estas tre simila laŭ aspekto al la iomete pli granda Feaa petrelo, kaj separi tiujn du speciojn de Makaronezio en maro estas ege defia. La Monaĥinpetrelo estis iam konsiderata subspecio de la Molpetrelo, P. mollis, sed ili ne estas proksime rilataj, kaj la Monaĥinpetrelo leviĝis al specistatuso pro diferencoj en morfologio, voĉo, reprodukta kutimaro kaj analizo de mitokondria DNA. Ĝi estas la plej endanĝerita marbirdo de Eŭropo, kun reproduktaj areoj limigitaj al kelkaj altaj kornicoj de centraj montoj de Madejro.

La Monaĥinpetrelo nestumas en nestotruoj kiuj estas vizitataj nur nokte, danke al helpo de rimarkinda alvoko. La ununura blanka ovo estas kovata de ambaŭ plenkreskuloj, el kiuj unu sidas dumtage dum la alia manĝas fiŝojn kaj kalmarojn mare. Ovoj, idoj kaj eĉ plenkreskuloj suferis predadon fare de enmetitaj katoj kaj ratoj, kaj iam ili estis manĝitaj de lokaj paŝtistoj. Predokontrolo, kaj aliaj agoj kiaj forigo de paŝtantaj animaloj kiuj ĝenas la nestotruojn, permesis ke la populacio rekuperiĝu ĝis 65–80 reproduktaj paroj; la specio restas Endanĝerita ĉe la IUCN Ruĝa Listo. Tamen, konservoklopodoj suferis teruran kontraŭon kiam aŭguste de 2010 incendioj mortigis tri plenkreskulojn kaj 65% el idoj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La burdopetreloj de la genro Pterodroma estas marbirdoj de moderklimataj kaj tropikaj oceanoj. Multaj estas malmulte konataj, kaj ties ofte simila aspekto kondukis al la fakto ke la taksonomio de la grupo iĝis tre flua.[1] La formoj reproduktantaj en Makaronezio nome en Madejro, Bugio en la Insuloj Desertas, kaj en la insularo Kaboverdo estis delonge konsidataj subspecioj de la sudhemisfera Molpetrelo P. mollis, sed diferencoj en grando, voĉo, reprodukta kutimaro kaj analizoj de mitokondria DNA montris ke la nordaj birdoj estas ne proksime rilataj al P. mollis,[2] kaj ke la Bermuda petrelo povus esti la plej proksima parenco de la makaroneziaj birdoj.[1]

Sangster rekomendis agnoski la Monaĥinpetrelon de Madejro kaj la Feaan petrelon de la Desertas kaj Kaboverdo kiel plenaj specioj,[2] kaj tiu specidisiĝo estis akceptata de la Asocio de Komitatoj de Eŭropaj Raraĵoj (AERC) en 2003.[3] Pli ĵuse, kelkaj fakuloj estis plie disigintaj la Feaan petrelon, separante la reproduktajn birdojn el la Insuloj Desertas el tiuj de la insularo Kaboverdo.[4]

Nunn kaj Zino ĉirkaŭkalkulis ke la du makaroneziaj specioj diverĝis fine de la komenca Pleistoceno, antaŭ 850,000 jaroj.[2] Analizoj de plumolaŭsoj el Feaa petrelo Pterodroma feae deserti el insulo Bugio kaj el Monaĥinpetrelo el la ĉeftero de Madejro montris ke estas markataj diferencoj inter la du marbirdoj laŭ la parazitoj kiujn ili portis, sugeste ke ili estis dumlonge izolitaj, ĉar la plumolaŭsoj povas normale esti transpasataj nur pere de simpla fizika kontakto en la nesto. La parazitaj specioj de la Monaĥinpetrelo estas plej similaj al tiuj de la Bermuda petrelo, dum la laŭsoj de la Feaa petrelo similas al tiuj de la pterodromoj de Karibio kaj Pacifiko. Tio sugestas ke spite la tre fizika proksimeco de la du specioj de burdopetreloj troviĝantaj en la insularo Madejro, ili povus deveni el separataj koloniigoj de ĉeftera Madejro kaj poste de la Insuloj Desertas.[5] Kvankam ties reprodukta izoleco pemesis la separatan evoluon de la du specioj, genetika pruvaro montris, ke la tri petreloj de Makaronezio estas la plej proksimaj parencoj unu de la aliaj.[6][7]

La reproduktejoj flave, vintre ĉemare.

La petreloj kiuj reproduktiĝas en la altaj centraj montoj de Madejro estis unue registritaj en 1903 fare de germana naturalisto kaj pastro Ernst Johann Schmitz, kiu malsukcesis kompreni, ke ili estas diferencaj el la Feaaj petreloj kiujn li estis vidanta en la insuloj Desertas. La specio estis formale priskribita kiel raso de la Molpetrelo fare de la aŭstralia amatora ornitologo Gregory Mathews en 1934.[8] Sekve de la agnosko de la madejraj birdoj kiel plena specio, ili ricevis alternativan nomon el la portugala ornitologo, Paul Alexander Zino, kiu ludis gravan rolon en ties konservado dum la lasta duono de la 20a jarcento.

La genronomo Pterodroma devenas el la greka πτερον, pteron, "flugilo", kaj δρομος, dromos, "kuro", alude al la birda rapida vaganta flugmaniero.[9] La specifa nomo madeira aludas al la insulo kie ili reproduktiĝas. La portugallingva nomo Freira signifas "monaĥino"; ĉar laŭlegende la loĝantoj de Curral das Freiras (valo aŭ orto de la monaĥinoj) ĉe la reprodukta areo asertis, ke la nokta ĝemoj de la petreloj en la reprodukta sezono estis la alvokoj de la suferantaj animoj de la monaĥinoj. Tiuj monaĥinoj rifuĝiĝis en tiu aparta areo el atakoj al la insulo fare de francaj piratoj en 1566 kiuj daŭris ĝis 15 tagoj.[10][11]

Petreloj de la genro Pterodroma dataj el antaŭ inter 60,000 kaj 25,000 jaroj estis trovitaj en du kavoj de Ĝibraltaro. Ili konsistas el pli abunda formo simila laŭgrande al la Monaĥinpetrelo, kaj pli granda, malpli komuna tipo. Necertas ĉu ili indikas la lokon de iama reprodukta kolonio, aŭ estas rezulto de marbirda rifuĝejo kien la ŝtormoj pelis la birdojn interne. Ili ja sugestas, tamen,ke la membroj de tiu genro estis iam pli disvastigataj.[12]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Monaĥinpetrelo
Ilustraĵo de Monaĥinpetrelo

Tiu longflugila petrelo estas 32–34 cm longa kun enverguro de 80–86 cm,[13] kaj averaĝa pezo de 290 g.[4] Ĝi havas grizan dorson, grizajn flugilojn kun malhela marko kun formo de "W" tra ili, kaj grizan supran voston. La subflankoj de la flugiloj estas nigrecaj krom blanka triangulo antaŭe ĉe la bordo ĉe la korpo, kaj la ventro estas blanka kun grizaj flankoj. La kapo havas makulecan blankecbrunan frunton, malhelan kronon kaj malhelan punkton sub kaj malantaŭ la bruna okulo. La beko estas nigra kaj la kruroj estas karnonuance rozkolorecaj, kaj tiu koloro sekvas al la unua triono de la piedoj, dum la resto de la fingroj kaj la membranoj estas nigrecbrunaj.[14] Ili aspektas laŭ ĝenerala impreso kiel malgrandaj Flavbekaj pufinojGrandaj pufinoj, kun rapida flugmaniero; dum forta vento ĝi ŝvebas alte super la surfaco tenante angule la flugilojn.[13] Oni konas neniom el la freŝa junula plumaro aŭ pri la sekvenco de la mudo, kaj aĝaj birdoj nune ne estas facile videblaj.[4]

Tiu specio estas tre simila laŭ aspekto al la Feaa petrelo, sed ĝi estas pli malgranda. La grandodiferenco kaj pli hela flugmaniero ne estas distingebla ĉemare, ĉefe ĉe solaj birdoj, sed ĵusa studo helpis al klarigo de aliaj utilaj karakteroj. La Monaĥinpetrelo havas diagnoze malgrandan, delikatan, ofte sufiĉe longan kaj sveltan bekon, kiu povas esti evidenta ĉe la plej sveltbekaj ekzempleroj, kiuj estas probable ĉefe inoj, sed povas esti malfacile determini en pli grandbekaj, probable masklaj plenkreskuloj. Alia utila karaktero estas la granda blankeca makulo en subflugilo. La flugilmarko estas ekskluziva de la Monaĥinpetrelo sed montriĝas nur de 15% el la birdoj. Monaĥinpetrelo havas pli rondoforman flugilpinton, sed ankaŭ P. feae deserti foje montras rondoforman flugilpinton, kaj tiele tiu karaktero ne estas diagnoza. Iam sugestitaj kriterioj kiaj kapo, supra flugilo kaj flankobildo estas nune konsiderataj necertigaj.[4] Ĉe orienta Usono kaj ĉe Azoroj, ambaŭ petreloj de Makaronezio estas facile distingataj el la pli granda Bermuda petrelo pro la supraj partoj de la specio, kiuj estas uniforme malhelaj escepte la palgriza pugo.[15]

Tiu specio ĉe siaj reproduktejoj elsendas longan ĝemecan alvokon kiel la ululo de la Arbarstrigo, kaj ankaŭ multe malpli oftan sonon kiel ploreto de hundeto. Ĝi estas silentema mare.[16] La reprodukta alvoko estas tre simila al tiu de la Feaa petrelo, kaj la analizoj fare de Bretagnolle de la alvokoj de la komplekso de la Molpetrelo kondukis lin al sugesto en 1995 pri duvoja specidisiĝo, kies nordaj formoj madeira, feae kaj deserti estu ĉiuj subspecioj de la Feaa petrelo.[17]

"Neĝoflugila petrelo"[redakti | redakti fonton]

La ekspedicioj de la israela ornitologo Hadoram Ŝirihai al insularo Madejro en 2008, 2009 kaj 2010 ĉiuj havis po vidaĵon el petrelo de la genro Pterodroma (eble de la sama birdo) kun tre blankaj subflugiloj, sed kun supraflugiloj kiaj tiuj de la Monaĥinpetrelo aŭ de la Feaa. Tiu plumaro ne korespondas al iu ajn konata specio de Pterodroma. Povus temi pri malkutima varianto de Monaĥinpetrelo sed tio malverŝajnas ĉar neniam oni vidis similan birdon inter la pli ol 100 kaptitaj ĉeneste. Ĝi povus alternative esti unusola aberacia individuo, hibrido aŭ eĉ nekonata taksono el Madejro aŭ el aliloke. Ne eblas konkludo el la nuna kono.[4]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Pado al la reproduktejaj kornicoj, el Pico do Areeiro al Pico Ruivo.

La Monaĥinpetrelo estas endemia de la ĉefa insulo de Madejro, kie ĝi reproduktiĝas sur neatingeblaj kaj tre vegetaĵaraj kornicoj en la centraj montoj inter Pico do Areeiro kaj Pico Ruivo. Ankaŭ la tipaj plantoj de tiuj kornicoj estas endemiaj Hemikriptofitoj kaj Kamefitoj, sed ankaŭ povas esti herboj.[18] Ili nestumas je altoj super 1650 m. Ili estis iam pli disvastigataj, ĉar oni trovis restojn el subfosilioj en kavo en orienta Madejro, kaj ĉe la najbara insulo Porto Santo. La reproduktaj kornicoj devas esti neatingeblaj al enmetitaj kaproj por ke ili restu riĉaj en endemia flaŭro. La vegetaĵaro sekurigas, ke estas sufiĉa tero sur la kornicoj por permesi la birdoj elfosi nestotruojn kaj fari siajn nestojn, kaj piedpremado fare de paŝtantaj animaloj malpliigas la grundotavolon.[19]

Tiu petrelo estas ĉe al akvoj de Madejro nur dum la reprodukta sezono. Ties distribuado ĉemare dum la resto de la jaro estas malmulte konata pro la rareco de la specio kaj pro la malfacileco separi ĝin el aliaj petreloj de la genro Pterodroma ĉemare.[13][16][20] Birdoj identigitaj kiel ĉu Monaĥinpetrelo aŭ Feaa estis registritaj ĉe ambaŭ flankoj de la Norda Atlantiko, kaj en Irlando kaj Britio estis granda pliiĝo en la nombro de registroj, eble ĉar la tutmonda varmiĝo alportas pliiĝantajn nombrojn de tropikaj specioj al moderklimataj akvoj. La tempo de la registroj, ĉefe fine de printempo kaj somero en okcidenta Norda Atlantiko, kaj fine de somero kaj komenca aŭtuno oriente, sugestis, ke la birdoj sekvas laŭhorloĝan itineron ĉirkaŭ Norda Atlantiko post forlasi siajn reproduktejojn. Tamen la malmultaj birdoj kiuj estis identigitaj certe estis ĉiuj Feaaj.[12] La Monaĥinpetrelo povas havi similan strategion, ĉar provizora informo rezultas en geolokigaj studoj kiuj indikas disvastigan disigon al centra bordo de Norda Atlantiko dum la reprodukta sezono, kaj migrado al la marbordo de Brazilo for de la reprodukta periodo. La petreloj de la genro Pterodroma estis registritaj en Kanarioj kaj en Azoroj en surprize malmultaj okazoj;[4] postulo de ebla Monaĥinpetrelo el Sudafriko estas nune supozata erara.[12]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Monaĥinpetrelo reproduktiĝas du monatojn pli frue ol la Feaa petrelo en Bugio, nur 50 km for. La birdoj revenas el maro al la reproduktejoj fine de marto aŭ komence de aprilo kaj la pariĝado okazas ĉe la ĉefa reprodukta areo fine de la vespero aŭ frumatene.[8] La nesto estas neprofunda nestotruo aŭ malnova tunelo de kuniklo 140 cm longa elfosita en dika grundo sur vegetaĵara kornico. La longo de la nestotruo rilatas al la aĝo de la paro kiun uzas ĝin, dum junaj birdoj faras pli mallongajn tunelojn, kiujn ili etendigas dum venontaj jaroj. La ovalforma blanka ovo estas demetata el meza de majo al meza de junio en kamero fine de la nestotruo kaj estas kovata dum 51–54 tagoj; la patroj laŭvice sidas en la nesto aŭ manĝas mare.[16][18] La elnestiĝo okazas ĉirkaŭ 85 tagojn poste fine de septembro aŭ oktobre. Tiu petrelo estas strikte noktula ĉe la reproduktejoj por eviti predadon fare de mevoj. Ili restas je 3–5 km el la marbordo dumtage kaj revenas surteren nur dum malhelo. Ili alvokas ĉirkaŭ ĉiun 30an minuton el nokto al mateniĝo, inklude dum plenlunaj noktoj.[16]

Tiu specio pariĝas porvive, kaj la paroj revenas al la sama nestotruo jaron post jaro. La unusola ovo ne estas anstataŭata se ĝi perdiĝas.[21] Tiu estas longviva specio: unu birdo revenis al sia nestotruo dum dek sinsekvaj jaroj,[14] kaj la vivodaŭro estas ĉirkaŭkalkulata je 16 jaroj.[20] La aĝon de la unua reprodukto oni ne konas ankoraŭ, sed oni supozas, ke temas pri kvar aŭ pliaj jaroj.[18] Spite la proksimecon de la reproduktejoj, la Monaĥinpetreloj kaj la Feaaj petreloj estis neniam trovitaj ĉe la reproduktaj areoj de la aliaj,[4] kaj oni ne scias ĉu la Monaĥinpetrelo hibridiĝas kun iu ajn alia specio.[22]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

La Monaĥinpetrelo, kiel ties parencoj, manĝas malgrandajn kalmarojnfiŝojn. Regurgigita stomakenhavo de unu birdo enhavis cefalopodojn, la biolumineskan fiŝon Electrona risso kaj malgrandajn krustulojn.[19] Kiel ĉe aliaj malgrandaj petreloj, la Monaĥinpetrelo ne sekvas normale ŝipojn.[21]

Predantoj kaj parazitoj[redakti | redakti fonton]

Ties noktula alproksimiĝo al la reproduktejoj signifas ke la Monaĥinpetrelo evitas la atenton de mevoj aŭ aliaj dumtagaj rabobirdoj, kaj la unura strigo en la insulo nome la Turstrigo, estas ĉasisto de roduloj. Krom vespertoj ne estas indiĝenaj termamuloj en Madejro, kvankam estas nombraj enmetitaj specioj, du el kiuj predas birdojn aŭ birdidojn.[23] Tiuj estas la Bruna rato kaj sovaĝiĝintaj hejmkatoj. Eĉ la altaj montaj nestolokoj de la Monaĥinpetrelo ne estas sekuraj el tiuj adapteblaj predantoj, kaj tiele dek plenkreskuloj estis mortigitaj de katoj en 1990.[19][24] Plumolaŭsoj troviĝintaj sur la Monaĥinpetrelo estas la Trabeculus schillingi, specioj de la genro Saemundssonia kaj nenomita specio de la genro Halipeurus.[5]

Konservostatuso[redakti | redakti fonton]

La Monaĥinpetrelo havas tre limigitan teritorion en la montopintoj de ununura insulo, kaj estas la plej endanĝerita marbirdo de Eŭropo.[25] La birdoj, jam limigitaj al malgranda areo kiam ili estis malkovritaj, estis supozeble formortintaj meze de la 20a jarcento.[8] Du ĵus elnestiĝintaj junuloj estis trovitaj ene de la palaco de la guberniestro en Funĉalo komence de la 1940-aj jaroj, supozeble allogitaj tie de la lumoj, sed la specio ne estis denove vidata ĝis 1969.[21] En 1969, Paul Zino aŭdigis kasedon de Feaa petrelo el Bugio al paŝtisto el Curral das Freiras; li tuj rekonis la alvokon, kaj kondukis la priserĉistojn al la restanta nestareo. Predado fare de enmetitaj ratoj signifis, ke la reprodukta sukceso en la malgranda populacio estis malalta, kaj neniu junulo elnestiĝintis en 1985. La Freira Konservoprojekto estis fondita en 1986 cele pliigi la populacion de la Monaĥinpetrelo per kontrolado de ratoj kaj de homa interfero; la kontrolo etendiĝis al katoj post la amaspredado de 1990.[8]

Estas nun 130–160 konataj individuoj (65–80 reproduktaj paroj) konfirmitaj kiel reproduktuloj sur nur ses kornicoj. Povas esti iome da ĝenado el vizitantoj nokte kaj pro la konstruo de radaro de NATO ĉe la pinto de Monto Areeiro, kaj porlonge klimata ŝanĝo povas okazigi kontraŭan efikon, ĉar ĉiuj nestoj estas je 1,000 m el la pinto de la plej alta montopinto en la reprodukta areo. Iam ŝafistoj kolektis petrelidojn por manĝo, kaj ovokolektistoj rabis nestotruojn. Nune la ĉefaj minacoj pluestas predado de ovoj kaj de idoj fare de ratoj, kaj de reproduktuloj fare de sovaĝiĝintaj katoj,[20] kvankam je multe pli malpliiĝintaj niveloj pro katokaptado.[8]

La Monaĥinpetrelo estas protektita laŭ la Naturbirda Direktivo de EU kaj ties reproduktaj lokoj kuŝas ene de la Natura Parko Madejro. Sekve de la aĉeto de ĉirkaŭ 300 ha de tero ĉirkaŭ la ĉefaj reproduktaj lokoj, ĉiu gregaro estis formovita el la reproduktaj areoj, kio permesis la vegetaĵaron rekuperiĝi, kvankam la reproduktado okazas ankoraŭ nur sur kornicoj kiuj neniam estis atingeblaj de paŝtantaj animaloj. La priserĉado kaj predokontrolo fare de la Freira Konservoprojekto kaj la nacia parko kiu ekis en 1986 etendiĝis en 2001 danke al aldona fonduso de EU. La pliiĝo en produktiveco (29 idoj elnestiĝintaj en 2004) signifis, ke tiu specio estis subgradita el Draste Endanĝerita al Endanĝerita en la IUCN Ruĝa Listo en 2004.[26] Ties populacio ŝajnis stabila aŭ pliiĝanta iomete almenaŭ ĝis la somero de 2010.[20]

Katastrofo frapis la kolonion la 13an de aŭgusto 2010, kiam arbara incendio forbalais la reproduktajn lokojn kaj mortigis tri plenkreskulojn kaj 25 el la 38 petrelidoj. La incendio detruis la vegetaĵaron kaj kelkajn nestotruojn. Konservagado por protekti la 13 restantajn petrelidojn konsistis el formovo de mortintaj birdoj kaj de bruligitan vegetaĵaron, plifortigante la survivintajn nestojn, kaj el disigo de venena allogaĵo kontraŭ ratoj ĉirkaŭ la tiam eksponitaj nestolokoj. Por longdaŭra konsidero la agadplano inkludas havigon de artefaritaj nestotruoj, semodisigo por helpi la rekuperon de la vegetaĵaro, kaj la uzadon de kontraŭ-eroziaj materialoj.[27][28]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Onley, Derek; Scofield, Paul. (2007) Albatrosses, Petrels and Shearwaters of the World (Helm Field Guides). London: Christopher Helm, p. 17. ISBN 0-7136-4332-3.
  2. 2,0 2,1 2,2 (2002) “Taxonomic recommendations for European birds”, Ibis 144 (1), p. 153–159. doi:10.1046/j.0019-1019.2001.00026.x. 
  3. AERC Taxonomy Committee. (2003) AERC TAC's Taxonomic Recommendations. Association of European Rarities Committees, p. 22.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 “Identification of Fea's, Desertas and Zino's Petrels at sea”, Birding World 23 (6), p. 239–275. 
  5. 5,0 5,1 Zonfrillo, Bernard (1993). “Rilato de la petreloj de la genro Pterodroma el la insularo Madejro deduktiĝas el ties plumolaŭsoj”, Boletim do Museu Municipal do Funchal Supplement 2, p. 325–321. 
  6. (2009) “Phylogenetic relationships of gadfly petrels Pterodroma spp. from the Northeastern Atlantic Ocean: molecular evidence for specific status of Bugio and Cape Verde petrels and implications for conservation”, Bird Conservation International 19 (3), p. 199–214. doi:10.1017/S0959270909008296. 
  7. (2008) “The separation of Pterodroma madeira (Zino's Petrel) from Pterodroma feae (Fea's Petrel) (Aves : Procellariidae)”, Ibis 150 (2), p. 326–334. doi:10.1111/j.1474-919X.2007.00794.x. 
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 (2001) “Conservation of Zino's petrel Pterodroma madeira in the archipelago of Madeira”, Oryx 35 (2), p. 128–136. doi:10.1046/j.1365-3008.2001.00165.x. 
  9. Holloway, Joel Ellis. (2003) Dictionary of birds of the United States: scientific and common names. Portland, Oregon: Timber Press, p. 171. ISBN 0-88192-600-0.
  10. Bolt, Rodney. (2007) Madeira and Porto Santo. London: New Holland, p. 23. ISBN 1-86011-364-8.
  11. Romano, Hugo; Fagundes, Catarina. Aves da Madeira. Arkivita el la originalo je 2011-07-07. Alirita 2013-03-02. (in Portuguese) Konsultita la 14a de septembro 2010
  12. 12,0 12,1 12,2 Harrop, Andrew H J (januaro 2004). “The 'soft-plumaged petrel' complex: a review of the literature on taxonomy, identification and distribution”, British Birds 97, p. 6–15. 
  13. 13,0 13,1 13,2 Mullarney, Killian; Svensson, Lars; Zetterstrom, Dan; Grant, Peter. (1999) Collins Bird Guide. London: Collins, p. 72. ISBN 0-00-219728-6.
  14. 14,0 14,1 Brooke, Michael de L. (2004) Albatrosses and petrels across the world. Oksfordo: Oxford University Press, p. 339–341. ISBN 0-19-850125-0.
  15. Tove, Michael Henry. (2001) Guide to the offshore wildlife of the northern Atlantic. Austin: University of Texas Press, p. 111. ISBN 0-292-78171-7.
  16. 16,0 16,1 16,2 16,3 Snow, David; Perrins, Christopher M (editors). (1998) The Birds of the Western Palearctic concise edition (2 volumes). Oksfordo: Oxford University Press, p. 39–40. ISBN 0-19-854099-X.
  17. (2001) “The use of sounds in bird systematic”, Introductory Research Essay No. 2., p. 1–17.  Arkivigite je 2007-06-10 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-06-10. Alirita 2013-03-02.
  18. 18,0 18,1 18,2 (2007) “Petreles del género Pterodroma del archipiélago de Madeira. Dos especies en recuperación”, Makaronesia, the bulletin of the Association of Friends of the Natural History Museum of Tenerife (hispane) 9, p. 54–69.  Arkivigite je 2010-06-16 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-06-16. Alirita 2021-08-16.
  19. 19,0 19,1 19,2 Zino, Francis; Heredia, Borja; Biscoito, Manuel J. (1995) Action plan for Zino's Petrel (Pterodroma madeira). Brussels: European Commission, p. 1–14.
  20. 20,0 20,1 20,2 20,3 BirdLife International Species factsheet: Pterodroma madeira. BirdLife International. Alirita 24a Julio 2010.
  21. 21,0 21,1 21,2 (2003) “A review of four successful recovery programmes for threatened sub-tropical petrels”, Marine Ornithology 31, p. 185–192. 
  22. McCarthy, Eugene M. (2006) Handbook of Avian Hybrids of the World. Oxford: Oxford University Press, p. 198. ISBN 0-19-518323-1.
  23. Masseti, Marco (Marc 2010). “Mammals of the Macaronesian islands (the Azores, Madeira, the Canary and Cape Verde islands): redefinition of the ecological equilibrium”, Mammalia 74 (1), p. 3–34. doi:10.1515/MAMM.2010.011. 
  24. (July 2010) “Trophic habits of feral cats in the high mountain shrublands of the Macaronesian islands (NW Africa, Atlantic Ocean)”, Acta Theriologica 55 (3), p. 241–250. doi:10.4098/j.at.0001-7051.069.2009. 
  25. Radar station in Madeira threatens Zino's Petrel. BirdLife International. Konsultita la 29an de julio 2010
  26. IUCN2012
  27. Catastrophic forest fire delivers huge blow to Europe's rarest seabird. News. BirdLife International. Konsultita la 15an de septembro 2010
  28. "Emergencia para el petrel freira", Aves y naturaleza, Revuo de SEO/BirdLife, Madrid, aŭtuno 2010, nº 4, paĝo 38.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]