Petrila
Petrila (hungare: Petrilla) estas urbo en Rumanujo laŭ la rivero de Orienta Jiu, nordokcidente de Petroşani.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 9 271 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj); en 1992 29 302 (rumanoj, 9% hungaroj).
Historio
Ĝia unua mencio skribe estas en 1733. Ĝiaj brunŝtonkarbominejoj malfermiĝis en la dua parto de la 19-a jarcento. Ĝis 1919 Petrilla apartenis al Hungario, (Hunyad).
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj
- László Albert (*3-a de decembro 1926): pentristo.
- Lajos Bács (19-a de januaro 1930): kapelestro, komponisto.
- Frieda Fodor Imling (*10-a de aprilo 1928): dekoraciartistino.
- Josef (joĵi) Kappl (16-a de januaro 1950): komponisto, basisto.
- János Lukács (*5-a de februaro 1931): ĵurnalisto, radioredaktoro.
- Ion Sârbu D. (28-a de junio 1919 - Craiova, 17-a de septembro 1989): verkisto.
- György Szécsey (5-a de novembro 1920 – Budapest, 17-a de aŭgusto 1978): kuracisto, enzimologo, kandidato pri medicinaj sciencoj (1967).
- Béla Szlamka (Petrozsény, 1919 - 1979): pentristo
- Mária Tasnádi Fekete: (16-a de novembro 1911 – Munkeno, 16-a de marto 2001). aktorino, belecreĝino