Petro Anselmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Petro ANSELMO, nacilingve Pierre Anselme (naskiĝis la 3-an de oktobro 1937 en Bouillon), estas belga esperantisto kaj verkisto, ankaŭ sub la pseŭdonimo K. Terving, ano de la Analiza Skolo. Li estas instruisto pri ĝermanaj lingvoj (nederlanda, angla, germana) kaj instruis Esperanton dum 19 jaroj en Namuro.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Carmina Tervinga (173 sonetoj en la franca)
  • Le chagrin de Dieu le Père (teatraĵo en la franca)
  • Carmina Germanica (germanlingvaj sonetoj)
  • Jedermann drübe (germanlingva teatraĵo)
  • Dark is the night (angla teatraĵo)
  • La nigra teko (originala esperantlingva krimromano)
  • La larmoj de Ifigenino (1989) - Originala romano: Portugala ŝipo pereis survoje al Ĉinio en la jaro 1763. Vera rakonto pri la vivo de ŝiprompulo sur Pacifika insulo.
  • La Domaĉo (1989) - Originala krimromano celanta infanojn, sed ĝuebla ankaŭ por plenkreskuloj.
  • Mistero (1990) - Noveloj: Aventuroj en mezepoka ruino.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • La kanzonoj de Bilitino (el la franca, 1990)
  • La tre belaj horoj de fraŭlino Simforozo (de Felix Timmermans, el la nederlanda)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]