Petro Fulisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Petro Fulo)
Petro Fulisto
episkopo de Antioĥio
Regado 471-488
Antaŭulo Martirio de Antioĥio
Persona informo
Naskiĝo 5-a jarcento
en Antioĥio
Morto 488
en Antioĥio
Profesio
Okupo patriarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Petro Fulisto estis episkopo de Antioĥio (471-488) kaj monofizito.

Ekzercinte la metion de fulisto, li poste fariĝis monaĥo en "la Granda Monaĥejo" de la Akemetoj en Gomon en la provinco de Bitinio sur la azia marbordo de Bosporo. De tie oni elpelis lin pro malbona konduto kaj pro herezo. Tiam Petro transiris al Konstantinopolo, kie li simpatiiĝis al influaj personoj, kiuj lin renkontigis kun Zenono, bofilo de Leono la 1-a (457-474) kaj estonta imperiestro (474-491). Li profitis de ties favoremo por akiri altan postenon en la eklezio de Kalcedono. Kiam liaj monofizitaj opinioj evidentiĝis, li devis refuĝiĝi ĉe Zenono, kiu lin sendis al Antioĥio kiel milita komandanto por la diocezo (provincaro) de Oriento (magister militum per Orientem).[1]

Alveninte Antioĥion en 463, Petro klopodis akiri la episkopan oficon, tiam tenitan de Martirio de Antioĥio. Rapide amikiĝinte kun la popolo, li fomentis dubojn pri la ortodokseco de Martirio, jam akuzita pri nestorianismo. Pro popola tumulto, kiun li provokis, Martirio estis elpelita el la urbo kaj senigita de sia ofico. Kiel posteulo oni elektis Petron.

Laŭ Teodoro la Legisto, tio okazis en la jaro 469 aŭ 470.

Tuj poste, Petro aperte deklaris oponon al la dekretoj de la Koncilio de Kalcedono. Li aldonis al la Trisagio (liturgia himno kun triobla eldiro "Sankta") la vortojn "kiu estis krucumita por ni". En tiu ŝajne triunua kunteksto, la frazo povus esti interpretata kiel aserto, ke Jesuo estis krucumita mem en sia dieco kaj ne nur en sia homa naturo, kaj do kiel neado de la kalcedona doktrino de du naturoj de Kristo (vidu Teopaskismo. Li altrudis tiun aldonon al ĉiuj komunumoj de sia diocezo lanĉante anatemon kontraŭ tiuj, kiuj rifuzis akcepti ĝin.

En 483 papo Felikso la 3-a ekskomunikis Petron, kiun kondamnis ankaŭ la tiama patriarko de Konstantinopolo. Sed Petro, reintegrita de la bizanca imperiestro Zenono okaze de mallonga skismo inter Romo kaj Konstantinopolo, restis en la antioĥia seĝo ĝis la morto en 488.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Louis-Sébastien Le Nain de Tillemont, Empereurs, tome vi. p. 404

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]