Petro Lombarda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
KRISTANAJ TEOLOGOJ
“Petro Lombarda”
Petro Lombarda el miniaturo en “elstara litero” de manuskripto.
nomo = Petro Lombarda
nacio =  Italio
naskiĝoloko = najbare de Novaro (Italio)
naskiĝodato = Ĉirkaŭ 1100
Morto = 1160 en Parizo
aktiveco1 = Teologo kaj majstro de teologio
akriveco2 = Verkisto pri Teologio
aktiveco3 = Ĉefepiskopo de Parizo
apartaĵo = Aŭtoro de la famegaj “Sentencoj de Petro Lombarda”

Petro LOMBARDA aŭ Pier Lombarda (naskiĝis en Lumellogno de Novaro (Italio) ĉirkaŭ 1100, mortis en Parizo ĉirkaŭ 1160) estis itala teologo kiu profesoris kaj ĉefepiskopis en Parizo.

Biografio

Per prezentado de sankta Bernardo de Clairvaux Petro Lombarda povis aliri la eklezian formigan trairon pasante antaŭe tra Bolonjo, kie li studis, kaj sekve Parizo kie li estis ankaŭ disĉiplo de Abelardo. En 1140 Petro elektiĝis profesoro ĉe la katedrala lernejo kaj fine ĉefepiskopo de la diocezo de Parizo[1], kie forpasis eble en 1160[2].

Penso kaj verkoj de Petro Lombarda

Krom komentoj pri la Skriboj de Paŭlo el Tarso kaj pri la Psalmoj, lia plej konata verko estas Liber Sententiarum (Libro de la sentencoj), redaktita de 1150 ĝis 1152 per kiu li akiris la epiteton de Magister Sententiarum (Majstro pri la sentencoj).

Kvankam tiu teksto respektas la literaturan ĝenron tipan de la mezepoka teologio, nome en la genro de kolektado de la sentencoj de prikredaj aŭtoritatoj, nome (Patroj de la Eklezio kaj bibliaj referencoj), la verko de Petro Lombarda, pro la amplekso de la fontoj kaj ĝia originaleco, fariĝis referenca teksto por la supera instruado en la fakultatoj de teologio kaj scienca ellaborado en la sama kampo ĝis la 16-a jarcento.[3]. Li, fakte, atingas vastan tiuspecan literaturon, kiu antaŭe estis neglektitaj kiel, ekzemple, De fide ortodoxa[4] de Johano de Damasko.

Per sia verko la Lombarda provas sistemigi kaj harmoniigi la malsamecojn kaj kontraŭdirojn kiujn la multfonteco estis generinta rilate al la auctoritates (aŭtoritataĵoj) kaŭzante iom da konfuzo hermeneŭtika kaj doktrina. Repreninte la klasikan aŭgustenan distingon inter signa (videblaĵoj) kaj res (kredendaĵo), Petro Lombarda admonis ke la kaŭzo de la malsamecoj ne apartenas al la naturo de la aferoj protraktitaj sed al la ekzegeza metodo.

La teksto dividiĝas en kvar partoj:

  • la unua pritraktas Dion, liajn naturon kaj atributojn
  • la dua la kreon de la anĝeloj, de la mondo kaj de la homo ĝis la prapeko
  • la tria Kristan enkarniĝon kaj la promeson de la Graco
  • la kvara la sakramentojn..

Ankaŭ la disvolviĝo de la teksto konservas la distingon inter res (la unuaj tri partoj) kaj signa (la lasta).

La stilo de Petro Lombarda fleksiĝas inter la prezentado de la sentencoj kun la dialektika eleganto tipe “Anselma” ĉiam adherante al la respekto de la diversaj auctoritates ankaŭ rilate al la literatura senco kun tiu li kreas volan mimezon (imitadon].

La teksto trafis ankaŭ kritikojn de tuj pro ĝia tieldirita “kristologia neniismo”. Petro Lombarda priskribas la enkarniĝon inklinante al la kristologia teorio de la assumptus homo, nome la dia persono (Jesuo) estus alpreninta homan naturon (akcesore). Tio, se ekstremigita, povus puŝi al Nestoriismo, nome al du personoj en la unika Kristo. La kontraŭa teologia pozicio prefere aliigas el la koncepto pri Kristo “unikulo” dia kaj homa.[5]

Se tiu rimarkigo ne influis sur la juĝo pri lia ortodokseco, aliaj malkonsentoj lin trafis, ekzemple: ŝajnis ke en lia verko estas identigita la “Karitato” kun la Sankta Spirito mem: tiel ke tiu kiu laŭkaritate amas Dion kaj la proksimularon litere fariĝas Dio (!). Tamen tiu ideo estis prefere interpretita kiel aŭdaca eksceso metafora. [6]

Ankaŭ rilate la doktrinon de kristana geedziĝo oni lin kritikis: li, fakte, lokigas ĝian esencon en la interkonsento de la du malsame ol la tiamaj kanonistoj (kiel Graciano ekzemple) kiuj postulas, por la esenca perfektiĝo, ankaŭ la seksan konsuumadon.

Influo de la Sentencoj

Ĝis estis senmezura. Sufiĉu diri ke neniu majstro pri teologio nobligi sian akademiajn distingoj per komentario pri la“Sentencoj”. Oni memorigu tiujn de Tomaso de Akvino, de Duns Skoto, Marteno Lutero, Kalvino.....

Verkoj

  • Sententiae, in IV libros distinctae (prima recensio: 1155-1157, secunda recensio: 1157-1158)
  • Commentarius in Psalmos (antaŭ 1138)
  • Collectanea in Epistolas Pauli (prima recensio: 1139-1141, secunda recensio: 1155-1158)
  • Sermones
Quatuor Libri Sententiarum de Petro Lombarda.

Bibliografio

  • Rosemann, Philipp W. Peter Lombard. New York, Oxford UP, 2004.
  • Rosemann, Philipp W. The Story of a Great Medieval Book: Peter Lombard's "Sentences". Peterborough, Ontario: Broadview, 2007.
  • Ph. Delhaye, Pierre Lombard, sa vie, son œuvre, Paris-Montréal, 1961.
  • Nicola Abbagnano, Storia della filosofia, vol. II, Istituto Geografico de Agostini, Novara 2006
  • Nicola Abbagnano, Storia della filosofia vol. I, II, III, quarta edizione, Torino, Utet, 1993 * Nicola Abbagnano, Dizionario di Filosofia, terza edizione aggiornata ed ampliata da Giovanni Fornero, Torino, Utet 1998.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. Li ordiniĝis subdiakono en 1147, diakono en 1150, sacerdoto en 1156 (ĉirkaŭ) kaj ĉefepiskopo de Parizo en 1157.
  2. Por pliprofundigi: Nicola Abbagnano, Storia della filosofia, vol. II, pag.30 kaj ss. Novara, Istituto Geografico de Agostini, 2006: Storia della filosofia vol. I, II, III, quarta edizione, Torino, Utet, 1993; Nicola Abbagnano, Dizionario di Filosofia, terza edizione aggiornata ed ampliata da Giovanni Fornero, Torino, Utet 1998)
  3. Nicola Abbagnano, Storia della filosofia, vol. II, p. 37 kaj ss)
  4. Lingva originala titolo: Έκδοσις ακριβής της ορθοδόξου πίστεως.
  5. Tiu vidpunkto estis subtenata de Anicio Manlio Torquato Severino Boecio: kio, se ekstremigita, enkondukas al la nuligo de la du naturojn en Kristo.
  6. [1] Itallingva komento pri la doktrino de Petro Lombarda de papo Benedikto la 16-a.