Petro Orseolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petro Orseolo
Persona informo
Orseolo Péter
Naskiĝo 1011
en Venecio
Morto ĉ. 1046
en Székesfehérvár
Tombo Katedralo de Pécs vd
Religio kristanismo vd
Ŝtataneco Venecia respublikoHungario vd
Partio politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd
Familio
Dinastio Orseolo vd
Patro Otto Orseolo vd
Patrino Grimelda of Hungary vd
Gefratoj Frozza Orseolo vd
Edz(in)o Judith von Schweinfurt • Tuta von Formbach vd
Profesio
Okupo politikistomonarko vd
Reĝo de Hungario
Dum 10381041
Antaŭulo Stefano la 1-a
Sekvanto Samuel Aba
2-a periodo
Dum 10441046
Antaŭulo Samuel Aba
Sekvanto Andreo la 1-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Petro Orseolo malofte Petro la 1-a (Hungario) estis hungara reĝo, kiu regadis dufoje: inter 1038-1041 kaj inter 1044-1046.

Li naskiĝis en Venecia respubliko en 1011. Lia patro estis doĝo, la patrino estis fratino de Stefano la 1-a (Hungario). En 1026 pro politikaj aferoj Petro devis rifuĝi al Hungario. Stefano nomumis Petron sia posteulo, ĉar li ne fidis siajn rektajn idojn. Petro iĝis reĝo en 1038 kaj daŭris laboron de Stefano. Enlande la kristanismo firmiĝis, eksterlande li donis helpon al Ĉeĥio, Pollando kaj Bulgario. Liaj fideluloj estis precipe italoj, kio ne plaĉis al la hungaroj. Puĉo okazis, Petro rifuĝis al lia malamiko Henriko la 3-a, la nova reĝo estis Samuel Aba. Helpe de Henriko Petro reakiris la tronon, sed Hungario iĝis feŭdo de la germanoj. En 1046 okazis la dua puĉo. Petro estis blindigita. La baldaŭa morto estas nebula. Li entombiĝis en Pécs.

Petro Orseolo feŭdas Hungarion al Henriko la 3-a

Laŭ legendo, Judith von Schweinfurt edziniĝis en Hungario al Petro Orseolo. Tiu tamen mortis jam 1046.