Petro la 1-a (Brazilo)
Petro la 1-a | |
---|---|
imperiestro de Brazilo reĝo de Portugalio | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | O Rei-Soldado • O Libertador |
Naskiĝo | 12-a de oktobro 1798 en palaco Queluz, apud Lisbono, Portugalio |
Morto | 24-a de septembro, 1834 en palaco Queluz, apud Lisbono, Portugalio |
Mortokialo | tuberkulozo |
Tombo | Monument to the Independence of Brazil |
Lingvoj | portugala |
Ŝtataneco | Reĝlando Portugalio • Brazila Imperio |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Johano la 6-a |
Patrino | Carlota Joaquina of Spain |
Frat(in)oj | Infanta Ana de Jesus Maria, Marchioness of Loulé • Mikaelo la 1-a • Infanta Maria Francisca of Portugal • Infante Francisco António, Prince of Beira • Infanta Maria da Assunção of Portugal • Queen Maria Isabel of Spain • Izabela Maria de Portugalio • Maria Teresa de Bragança |
Edz(in)o | Maria Leopoldina de Aŭstrio • Empress Amélie of Brazil |
Amkunulo | Markizino de Santos • Maria Benedita de Castro Canto e Melo • Henriette Josephine Clémence Saisset |
Infanoj | Maria la 2-a • Infante Miguel of Portugal • Prince João Carlos, Prince of Beira • Januario de Brazilo • Paŭlino de Brazilo • Franciska de Braganzo • Petro la 2-a de Brazilo • Princess Maria Amélia of Brazil • Isabel Maria de Alcântara, Duchess of Goiás • Rodrigo Delfim Pereira • Maria Isabel de Alcântara Brasileira • Pedro de Alcántara Brasileiro • Maria Isabel de Alcântara, Countess of Iguaçu • Pedro de Alcántara Brasileiro |
Parencoj | Maria Germana de Castro Pereira |
Okupo | |
Okupo | politikisto • komponisto • poeto • monarko |
Verkoj | Hymn of the Charter |
Petro la 4-a de Portugalio aŭ Petro la 1-a de Brazilo, (portugale Dom Pedro IV en Portugalio aŭ Dom Pedro I en Brazilo, aŭ Pedro de Alcântara Francisco António João Carlos Xavier de Paula Miguel Rafael Joaquim José Gonzaga Pascoal Cipriano Serafim de BRAGANÇA E BOURBON) estis portugala reĝo kaj brazila imperiestro.
Li naskiĝis la 12-an de oktobro 1798 en palaco Queluz, apud Lisbono. Li estis filo de la princo Johano de Portugalio kaj princino Carlota Joaquina, filino de Karlo la 4-a de Hispanio. Post alveno de portugala kortego al Rio-de-Ĵanejro, en 1807 loĝis en Brazilo. En marto 1816, post kronigo de lia patro kiel reĝo de Portugalio, iĝis reĝa princo. En tiu jaro edziĝis al Carolina Josefa Leopoldina, arĥidukino de Aŭstrio. Post reiro de Portugala kortego al Lisbono, en aprilo 1821, Petro iĝis regento de Brazila Regno. En la 9-a de januaro 1822 ekis prepari la juran sendependecon de Brazilo. En la 7-a de septembro, en San-Paŭlo deklaris la Brazilan juran sendependon. En Rio-de-Ĵanejro, je la 12-a de oktobro iĝis imperiestro de Brazilo kaj kronita je la 1-a de decembro. En 1826, kiam mortis lia patro, iĝis reĝo de Portugalio, kiel Petro la 4-a. En 1829, post la morto de unua edzino, li edziĝis al Amélia de Beauharnais, dukino de Leuchtenberg. En 1831 rezignis pri la Brazila trono kaj reprenis la portugalan. Li mortis en la 24-a de septembro 1834 en la palaco Queluz, 36-jaraĝe.
Idaro
Petro la 1-a patris 18 konatajn (geedzecajn) gefilojn. En unua edzeco, naskiĝis Maria da Glória (estonta Maria la 2-a reĝino de Portugalio), Miguel (morta tuj post naskiĝo), João Carlos, Januária, Paula, Francisca kaj Pedro (estonta Petro la 2-a). Dum lia geedziĝo kun imperiestrino Amélia, naskiĝis nur la princino Maria Amélia. La Granda Kromedzino, la Markizino de Santos naskis al li krom mortan ĵusnaskiton, Isabel Maria Alcântara Brasileira, Pedro, Maria Isabel Alcântara Brasileira, dukinon de Cearao (kiu mortis unu-jaraĝa), kaj Maria Isabel Alcântara Brasileira, estonta grafino de Iguaçu. La franca kromedzino Noémi Thierry naskis al li la knabon Pedro, morta antaŭ unu jaraĝa. Maria Benedita Bonfim, estonta baronino de Sorocaba, fratino de Markizino de Santos, naskis al li Rodrigo Delfim Pereira. La Urugvaja kromedzino María del Carmen García naskis mortan infanon. La francino Clémence Saisset naskis al li Pedro de Alcântara Brasileiro. Kaj la monaĥino Ana Augusta naskis al li alian knabon nomita Pedro. Krom tiujn Petro la 1-a patris ĉirkaŭ 150 gefilojn kiujn naskis liaj sklavinoj.