Petro la 1-a (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Petro la 1-a (Portugalio)
(1320-1367)
Alnomita la Justicamulo, la Kruelulo aŭ la Venĝemulo.
Alnomita la Justicamulo, la Kruelulo aŭ la Venĝemulo.
Naskiĝis 8-a de Aprilo 1320
en Koimbro, Flago de Portugalio
Mortis 18-a de Januaro 1367
en Estremoz, Flago de Portugalio
Profesio 8-a Reĝo de Portugalio
v  d  r
Information icon.svg

Petro la 1-a (Portugalio) (* Koimbro, en la 8-a de Aprilo 1320 - † Estremoz, en la 18-a de Januaro 1367), estis la oka reĝo de Portugalio. Li meritis la alnomojn kiel La Justicamulo, La Kruelulo kaj La Venĝemulo, pro la energio kiun li uzis por venĝi la murdon de sia amatino Agnesa de Kastro, kaj ankaŭ kromnomita kiel Enamiĝinto ĝis la fino de la mondo, pro la korinklino kiun li dediĉis al la galega damo. Li estis filo de Alfonso la 4-a[1] kaj ties edzino, la princino Beatrica de Kastilio[2]. Petro la 1-a postvenis sian patron en 1357.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Petro la 1-a estas pli konata pro sia amrilato kun Agnesa de Kastro, la ĉambristino de lia edzino Konstanza Manuel (1318-1345)[3], kiu forte influis la internan politikon en Portugalio dum la regado de Alfonso la 4-a[1]. Agnesa estis murdita laŭ ordonoj de la reĝo en 1355, tamen tio ne sufiĉis por meti Petron sub la patran influon. Kontraŭe, inter 1355 kaj la jaro kiam li ascendis al la krono, Petro ribelis kontraŭ la patro almenaŭ dufoje kaj neniam pardonis al li la mortigon de Agnesa. Post kiam li estis aklamita reĝo en 1357, Petro anoncis en urbo Cantanhede, en junio 1360, la edziĝon kun Agnesa, sekrete okazinta antaŭ ol ŝia morto, kaj la intencon rememorigi ŝin kiel reĝinon de Portugalio.

Ĉi-fakto kuŝas nur sur la parolo de la reĝo, ĉar ne ekzistas registroj pri tia kuniĝo. Du el la murdintoj de Agnesa estis kaptitaj kaj kruele ekzekutitaj (Pero Koeljo kaj Álvaro Gonsalves) per troo da bruteco (al unu la koro estis fortirita tra la brusto, kaj al la alia tra la dorso), kies faktoj donis al Petro la supre menciitajn epitetojn.

Laŭ la tradicio, Petro estus elteriginta la korpon de la amatino, kronante ŝin kiel reĝinon de Portugalio, kaj devigis la genobelulojn okazigi la ceremonion de la reĝa mankisado al la kadavro, sub mortominaco. Sekve, li ordonis la konstruon de du tomboj (veraj ĉefverkoj de la gotika skulptarto en Portugalio), kiuj estis metitaj sur la flankaj navoj de la monaĥejo de Alkobasa, por ke, en la tago de la fina juĝado, la eternaj geamantoj, tiam resurektintaj, vidu sin reciproke unu la alian.

Kiel reĝo, Petro montris sin bona administranto, kuraĝa pri la defendo de la lando kontraŭ la papa influo. Dum lia regado, li promulgis la faman Reĝan Permeson, kiu malhelpis la libercirkuladon de la ekleziaj dokumentoj en la lando sen lia ekspresa rajtigo. Li ankaŭ montris sin justa ĉe la defendo de la malpli favoritaj de la popolo. En la eksterlanda politiko, Petro partoprenis flanke de Aragono en la invado de Kastilio. Petro estis reĝo dek jarojn, kaj sukcesis esti ekstreme populara, kaj la gentoj eĉ diradis ke en tiuj dek jaroj da regado en Portugalio, neniu regno estis tia kia de Dom Petro.

Edziĝoj kaj gefiloj[redakti | redakti fonton]

Unua edziĝo[redakti | redakti fonton]

Dua edziĝo[redakti | redakti fonton]

  • Dona Konstanza Manuel, el la Regno de Kastilio (1320-1349). Ili havis la jenajn gefilojn:

Tria edziĝo[redakti | redakti fonton]

    • Dom Alfonso, infanto de Portugalio (naskiĝis kaj mortis en 1346)
    • Dona Beatrica, infantino de Portugalio (1347-1381)
    • Dom Johano, infanto de Portugalio (1349-1387)
    • Dom Denizo, Sinjoro de Cifŭentes, infanto de Portugalio (1354-1397)

Kvara edziĝo[redakti | redakti fonton]

  • Dona Tereza, galegia damo.

La Epizodo pri la kastriĝo de la juna armilpaĝio[redakti | redakti fonton]

Rilate la historiografion, la seksa orientiĝo de la monarko estas diskutebla, ĉefe elde la tezo pri doktoriĝo (Reĝoj kiuj amis kiel reĝinoj) de la profesoro Fernando Bruquetas de Kastro, el la Universitato de Las Palmas de la Grandaj Kanarioj, kiu ricevis premion de plej bona tezo pri doktoriĝo en Hispanio en la jaro 2000. Prezentite kiel ambaŭseksemulo, inter 1357 kaj 1367 la monarko estis forpuŝinta okazi la edziĝon kun Blanka de Kastilio (1315-1375), pretekstante tion, ke ŝi havis malfortikan duonmalsanan aspekton.

Kvankam li havis tri gefilojn el sia dua edziĝo kaj vivis intensan amrilaton kun Agnesa de Kastro, kun kiu ankaŭ li havis naskitaron, la portugala kronisto Fernão Lopes[4] (1380-1460) dediĉis tutan ĉapitron pri la humuro de ĉi-suvereno, kiun li titolis Kiel la Reĝo kastrigis sian armilpaĝion ĉar li dormis kun edziĝinta virino, permesante duonkomprenigi tion, ke la gesto estis kaŭzita per ĵaluzoj de la monarko kontraŭ sia armilpaĝio, kies nomo estis Afonso Madejra. Madejra estas priskribita kiel granda rajdisto, ĉasisto, luktanto kaj facilmova akrobato, kaj li asertas: Dank'al liaj kvalitoj, la reĝo multe lin amis kaj kutime favoris lin per komplezemaj pagoj. Tamen, la armilpaĝio enamiĝis al Katarina Tosse, edzino de la Ĉefjuĝisto Loŭrenzo Gonsalves, priskribita kiel grandanima, koketa kaj tre eleganta, per gracia dotaĵaro, kaj bonsocieta. Por alproksimiĝi al ŝi, Madejra fariĝis amiko de la ĉefjuĝisto, kaj deloginte ŝin, li elfinis la perfidon. Tamen la suvereno ĉion malkovris kaj ne pardonis al Madejra, brutece puninte lin. La kronisto insistas pri la korinklino de la suvereno, enigme asertante: Pro tio ke la reĝo multe amis la paĝion, pli ol oni povas tie ĉi diri (...), sed li registras ke Petro la 1-a fortranĉigis al li la membrojn per kiuj la viroj havas pli da ŝaton. La armilpaĝion ricevis kurachelpon kaj supervivis, sed li dikiĝis en la kruroj kaj en la korpo kaj kelkajn jarojn li vivis sulkigita kaj senbarbe.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Alfonso la 4-a (1291-1357) (* Koimbro, en la 8-a de Februaro 1291 - † en la 28-a de Majo 1357), alnomita La Bravulo, sepa reĝo de Portugalio, kaj filo de Dom Denizo. Dom Alfonso la 4-a postvenis sian patron en la 7-a de Januaro 1325.
  2. Beatriz de Molina e Castela (1293-1359) (* 1293 - † Lisbono, en la 25-a de Oktobro 1359), estis edzino de Dom Alfonso la 4-a, reĝo el Portugalio. Ŝi estis filino de Sanĉo la 4-a el Kastilio (1258-1295).
  3. Konstanza Manuel (1318 - † en la 13-a de Novembro 1345), reĝino de Leono kaj Kastilio, edzino de la infanto Petro la 1-a, kaj patrino de Fernando I (1345-1383), reĝo de Portugalio.
  4. Fernão Lopes (1380-1460) estis portugala historiisto.