Petro la 2-a (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Petro la 2-a de Portugalio.

Petro la 2-a de Portugalio, kromnome la Pacema, (Lisbono, 26-a de aprilo de 1648 - Alcântara, 9-a de decembro de 1706), estis regento kaj reĝo de Portugalio.

Li estis la plej juna filo de la reĝo Johano la 4-a. En 1668 li estis nomumita regento de lia frato Afonso ĉar tiu prezentis simptomojn de frenezeco, tuj post kiam Hispanio agnoskis la sendependon de Portugalio. Petro sendis sian fraton al ekzilo kaj surtroniĝis post la morto de tiu en 1683. Tiam la malkovro de minoj de arĝento en Brazilo permesis pligrandigi la trezoron de Petro kiu vidis son kapabla dissolvi la Parlamenton en 1697 kaj regi sen la enspezoj, kiujn tiu havigis al li, dum sia tuta regado.

Dekomence Petro apogis Francion dum la Milito de hispana sukcedo (1702-1715), sed la 16-a de majo de 1703, Portugalio subskribis traktaton kun Britio. Tiu traktato garantiis la privilegiojn komercajn de Portugalio pri vino kaj la britajn interesojn pri la komerco de teksaĵoj. En decembro de 1703, alianco formita de Portugalio, Britio kaj Aŭstrio invadis Hispanoin. La aliancanoj konkeris Madridon el kiu urbo ili poste estis forpleitaj.

Petro ne nur posedigis la tronon de sia frato sed ankaŭ fine edziĝis al lia edzino, la reĝino Maria Franciska de Sabojo Nemours. Ili havis unu filinon nome:

  • Isabel Luiza (¿?-¿?), konata kiel la senfina fianĉino ĉar ŝiaj projektoj de geedzigo neniam sukcesis.

La reĝino mortis iom post la nasko de Isabel kaj, ĉar ŝi estis malsaneca infanino, la reĝo decidis denove geedziĝi. La elektita estis Maria Sofia de Palatinlando-Neoburgo, filino de Filipo Vilhelmo de Palatinlando-Neoburgo. Tiuj geedzoj havis ses gefilojn:

Petro havis ankaŭ tri eksteredzajn gefilojn: Kun Maria da Cruz Mascarenhas:

  • Luisa de Braganzo (1679-1732) kiu edziniĝis al Jakvo Ludoviko de Melo Dua Duko de Cadaval.

Kun Ana Armanda du Verger franca:

  • Mikaelo de Braganzo (1699-1724) agnoskata de lia frato Johano la 5-a, edziĝis al Luisa Kasimiro de Ligne kaj Nassau, heredontino de la Arrochar.

Kun Karla Franciska da Silva: