Petro la Granda
El Vikipedio
Petro la Unua (kromnomo - la Granda; naskiĝis la 9-an de junio 1672 en Moskvo, mortis la 8-an de februaro 1725 en Peterburgo) estis fama rusia imperiestro.
Petro estis unu el la imperiestroj, kiuj vojaĝis en Britio, Nederlando kaj Germanio. En Nederlando li kaŝis sian identecon kaj laboris kun ŝipkonstruantoj, per sia sperto lernante la manieron fari okcident-tipan ŝiparon. Regado de Petro estis tre nekutima por tiama Rusio. Li ordonis, ke bojaroj razu siajn barbojn, kaj ke korteganoj vestu sin laŭ la germana aŭ franca maniero. Petro subtenis instruadon de metioj, kreis multajn labormetiejojn kaj inicigis rusian popolon (ofte eĉ devige) al okcidenta vivstilo kaj laborstilo.
En la jaro 1703 Petro fondis Sankt-Peterburgon kaj Petrozavodskon. Sankt-Peterburgo iĝis la nova ĉefurbo de la imperio. La urbo kreskis tre rapide malgraŭ la malfacilaj kondiĉoj de konstruado. Apud la Peterburgo estis ekkonstruita la fama palaco kun parkoj Peterhof.
En la jaro 1700 Petro alianciĝis kun Turkio, ĉar li konkludis, ke atingebleco al la Balta maro estas pli grava ol atingebleco al la Nigra maro. Aliance kun Danio kaj Saksio, Petro ekigis militon kontraŭ Svedio. Tiel komenciĝis la Norda milito (1700 - 1721).
Rezulte de regado de Petro la Unua, Rusio akiris militan famon, industrio ege disvolviĝis (fremdlandaj inĝenieroj ĉefe el Prusio estis venigataj), multaj junaj rusianoj akiris eblecon veturi al alilando por lerni diversajn metiojn, flotoj (komerca kaj milita) estis organizitaj. Dum regado de Petro, arabaj ciferoj estis oficialigitaj, tipografioj kaj lernejoj estis establitaj, evoluo de sciencoj estas valorigita. En la jaro 1725 estis fondita Scienca Akademio.
Mallonge post lia morto la landon fakte regis lia proksimulo Aleksandr Menŝikov. Tamen post la enpotenciĝo de Petro la Dua, Menŝikov estis sendita ekzile al Okcidenta Siberio. Kelkajn jarojn daŭris regado de opozicio, kiam reformoj de Petro la Granda estis parte retiritaj.


