Petro la Granda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la imperiestro Petro la 1-a de Rusio. Pri aliaj signifoj legu en la artikolo Petro la 1-a.
Petro la Unua

Petro la Unua (konata kiel Petro la Granda) (ruse Пётр Первый, Пётр Великий) naskiĝis la 9-an de junio 1672 en Moskvo, mortis la 8-an de februaro 1725 en Sankt-Peterburgo) estis la unua imperiestro de Rusio.

Liaj gepatroj estis caro Aleksio Miĥajloviĉ kaj carino Natalia Nariŝkina. Li apartenis al Romanov dinastio, tial lia plena nomo estas Petro Alekseeviĉ Romanov (ruse Пётр Алексеевич Романов).

Vivo

Fine de la 17-a jarcento Moskvon venis multaj protestantoj rifuĝintaj el okcidenta Eŭropo pro la religiaj militoj, kiuj fondis sian kolonion ĉe bordoj de Jaŭza rivero. Moroj, kutimoj, vestoj, lingvoj kaj ĝenerale malsama vivmaniero de tieaj loĝantoj grave influis ekstarigon de mondkoncepto de carido Petro.

Malgraŭ tio, ke Petro la Unua estis denaska moskvano ekde 1672, li entute ĝin ne amis pro multaj kaŭzoj. Infanece li spertis malfavorajn vivkondiĉojn ĉi tie kaj eĉ du senrezultajn vivatencojn, kiujn realigis lia parencaro.

El lia epoko en Moskvo konserviĝis nomoj de tri urbaj distriktoj: Lefortovo, Preobraĵenskoje kaj Semenovskoje. La unuan posedis sviso Lefort - favorito de Petro la Granda. Sur areo de la ceteraj aperis du unuaj rusiaj regimentoj, kies militistoj estis vestitaj kaj armitaj laŭ tiama okcidenteŭropa modelo. Iom poste ĉi tiuj regimentoj fakte fariĝs bazo de la nova rusia armeo.

Petro Alekseeviĉ estis la unua rusia reĝo, kiu vojaĝis en Brition, Nederlandon kaj Germanion. En Nederlando li kaŝis sian identecon kaj laboris kune kun ŝipkonstruantoj, per sia sperto lernante la manieron fari okcident-tipan ŝiparon.

Regado

Regado de Petro estis tre nekutima por tiama Rusio. Li ordonis, ke bojaroj forrazu siajn barbojn, kaj ke korteganoj vestu sin laŭ la germana aŭ la franca maniero. Petro subtenis instruadon de metioj, kreis multajn labormetiejojn kaj instigis la rusan popolon (ofte eĉ devige) al la okcidenteŭropa vivstilo.

Fondinto de St.Peterburgo

En 1703 Petro fondis Sankt-Peterburgon kaj Petrozavodskon. En 1712 Sankt-Peterburgo iĝis la nova ĉefurbo de Rusio. La urbo kreskis tre rapide malgraŭ la malfacilaj kondiĉoj de konstruado. Apud Peterburgo estis konstruita la fama palaco kun parkoj Peterhof.

En la jaro 1700 Petro alianciĝis kun Turkio, ĉar li konkludis, ke atingebleco al la Balta maro estas pli grava ol atingebleco al la Nigra maro. Aliance kun Danio kaj Saksio, li komencis militon kontraŭ Svedio, kio rezultigis la Nordan militon (1700 - 1721).

La 2-an de novembro 1721 Petro akceptis proponon de la senato kaj la sinodo kaj de tiam li titoliĝis kiel imperiestro.

Rezulte de lia regado, Rusio akiris militan famon, industrio ege disvolviĝis (fremdlandaj inĝenieroj ĉefe el Prusio estis venigataj), multaj junaj rusianoj akiris eblecon veturi al alilando por lerni diversajn metiojn, flotoj (komerca kaj milita) estis organizitaj. Dum la regado de Petro, arabaj ciferoj estis oficialigitaj, tipografioj kaj lernejoj estis establitaj, evoluo de sciencoj estas valorigita. En la jaro 1725 estis fondita Scienca Akademio.

Post lia morto en 1725 la imperion fakte regis lia amiko kaj asistanto Aleksandr Menŝikov. Tamen post la entroniĝo de Petro la Dua, Menŝikov estis ekzilita al okcidenta Siberio. Kelkajn jarojn daŭris regado de opozicio, kiam reformoj de Petro la Granda estis parte korektitaj.

Petro la Granda kune kun siaj gefamilianoj en 1717

Familio

Petro la Granda estis dufoje edzo. En 1689 sub sugesto de sia patrino li edziĝis al Evdokia Lopuĥina. La geedzoj havis du filojn, el kiuj maturiĝis nur carido Aleksio Petroviĉ. Poste la caro perforte devigis sian neamatan edzinon esti monakino. La heredinto de la rusia trono, kiu malaprobis konvertojn de sia patro kaj kvazaŭ preparis renverson, estis ekzekutita en 1718.

En 1703 dum rendevuo kun ĉefmarŝalo Aleksandr Menŝikov la caro trafis lian servistinon (fakte amatinon) Marta Skavronskaja, kiu estis kaptita kiel trofeo dum la sieĝo de Marienburg. Tiam ŝi aĝis nur 19 jarojn. Li tuj ekamis ŝin kaj baldaŭ ordonis transloĝigi ŝin en malgrandan lignan domon situantan ĉe bordo de Neva rivero, kie poste ofte vizitis ŝin.

Jaron poste Marta Skavronskaja estis baptita laŭ la ortodoksa rito kiel Ekaterina Aleksejevna. Dum ilia konkubeco Ekaterina naskis du filinojn (Anna - en 1708 kaj Elizaveta - en 1709). La kunvivintoj tre amis unu la alian kaj Ekaterina lerte sukcesis mildigi kaj karesi sian realan edzon, kiu ofte suferis pro paroksismoj de epilepsio.

Printempe de 1711 Petro la Granda proklamis al la mondumo novan statuson de Ekaterina, kiun li ordonis titoli - lia edzino kaj carino. Ties oficiala geedziĝo okazis la 19-an de februaro 1712 en Sankt Peterburgo.

Aŭtune de 1724 la imperiestro suspektis sian edzinon en adulto kun lia ĉambelano Mons. Lin la imperiestro baldaŭ ekzekutis kaj samtempe ĉesis siajn interrilatojn kun Ekaterina. Li eĉ ne parolis kun ŝi kaj malpermesis ŝiajn vizitojn al li.

Januare de 1725 li grave malsaniĝis kaj dum teruraj liaj suferoj Ekaterina vartis kaj flegis la edzon. Li mortis sur ŝiaj brakoj.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara