Petrola produkto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petroĥemia rafinejo en Grangemouth, Skotlando.

Petrola produkto estas produkto fabrikata, kiam nafto estas prilaborita al petrolo en petroĥemiaj rafinejoj.

Laŭ nafta kemia konsisto kaj komerca mendado, rafinejoj povas produkti diversajn specojn de petrolaj produktoj. La plej ofte produktatajn specojn oni uzas kiel energiaĵojn: diversajn gradojn de fuela oleo kaj benzino. Rafinejoj ankaŭ produktas aliajn kemiaĵojn, iom da kiuj uziĝas en kemiaj procezoj por produkti plaston kaj aliajn utilajn materialojn. Ĉar petrolo ofte enhavas ĉirkaŭ 2 procentojn da sulfuro, grandajn kiomojn da sulfuro oni ankaŭ produktas kiel petrolan produkton. Hidrogenon kaj karbonon en la formo de petrola koakso oni ankaŭ povas produkti kiel petrolajn produktojn. La hidrogeno ĉi tiel produktita ofte uziĝas en aliaj naft-rafinaj procezoj.

Ĉefaj produktoj de petroĥemiaj rafinejoj

Vidu ankaŭ