Pinta nafto
Pinta nafto estas la tempo en la historio de nafto-produktado, dum kiu estas produktata la maksimumo de nafto iam ajn en la mondo.
Post ĉi tiu punkto, malpli da nafto estos produktita. Sekve homoj devos uzi malpli, ĉar ĝi kostos pli da mono. Multaj sciencistoj kaj registaroj havas zorgojn, kio okazos post pinta petrolo.
La unua, kiu proponis ĉi tiun ideon, estis M. King Hubbert dum la 1950-aj jaroj. Li montris grafikaĵon pri produktado de nafto simile al sonorila kurbo, kiu nun estas nomata Hubbert-a Kurbo.
Laŭ tiu kurbo Hubbert prediktis, ke Usono atingus sian pintan nafton frue en la 1970-aj jaroj – kio fakte tiel okazis.
La jaro por la monda pinta nafto estas pridisputata, kvankam multaj sciencistoj konsentas ke ĝi estis atingita frue en la 2000-aj jaroj aŭ estos atingita antaŭ 2020. Ekzemple, la Internacia Energio Agentejo (IEA) diris tio pinto nafto verŝajne estis okazinta en 2006.
Legi pli [redakti]
- La originoj de la nova petrola krizo Artikolo de Nicolas SARKIS en Le Monde diplomatique, esperanta eldono, 1a julio 2004
- Pinta nafto, kaj kiam ni atingos ĝin? Artikolo de Riĉardo Delamore en Novaĵa Letero de Federacio de Aŭstraliaj Esperantistoj, esperanta eldono (numero 74), 16a septembro 2012