Petronas-turoj

El Vikipedio
(Alidirektita el Petronas-Turoj)
Saltu al: navigado, serĉo
Petronas-Turoj.
Petronas-Turoj

La Petronas-turoj en Kuala-Lumpuro en Malajzio estas duobla turo kaj ili estis la plej altaj konstruaĵoj en la Mondo, antaŭ ol Taipei 101 konstruiĝis. Do ili estis la plej altaj konstruaĵoj ekde la jaro 1998 ĝis 2004 mezurita de la nivelo de la ĉefa enirejo ĝis la struktura supro, la originala referencsistemo de Konsilantaro por Altaj Konstruaĵoj kaj Urbaj Loĝejoj uzita de la jaro 1969.

La turoj estis konstruataj de la jaro 1992 ĝis 1998. La turoj havas 88 etaĝojn kaj la supra etaĝo estas en nivelo de 375.0 metroj. La tegmento estas en nivelo de 378.6 metroj. Inkluzivate anteno la alteco estas 451.9 metroj. La konstruaĵoj havas entute 395000 m2 plankspacon.