Petronas-turoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petronas-turoj
Menara Berkembar Petronas
emblemo
twin towers • nubskrapulovidindaĵo
Bazaj datoj
Konstrustilo postmoderna arkitekturo vd
Arkitekto César Pelli vd
Estiĝo 1996
Malfermo 1-a de aŭgusto 1998
Lando Malajzio vd
Situo Kuala-Lumpuro
Adreso Jalan Ampang
Areo 395000
Situo
Geografia situo 3° 9′ 29″ N, 101° 42′ 42″ O (mapo)3.1581101.71155555556Koordinatoj: 3° 9′ 29″ N, 101° 42′ 42″ O (mapo)
Petronas-turoj (Malajzio)
Petronas-turoj (Malajzio)
DEC
Petronas-turoj
Petronas-turoj
Situo de Petronas-turoj
Map
Petronas-turoj
Parto de Suria KLCC vd
Posedata de Petronas vd
Retejo http://www.petronastwintowers.com
vdr
Petronas-Turoj.
Petronas-Turoj

La Petronas-turoj (malaje Menara Petronas) en Kuala-Lumpuro en Malajzio estas duobla turo kaj ili estis la plej altaj konstruaĵoj en la Mondo, antaŭ ol Taipei 101 konstruiĝis. Do ili estis la plej altaj konstruaĵoj ekde la jaro 1998 ĝis 2004 mezurita de la nivelo de la ĉefa enirejo ĝis la struktura supro, la originala referencsistemo de Konsilantaro por Altaj Konstruaĵoj kaj Urbaj Loĝejoj uzita de la jaro 1969.

La turoj estis konstruataj de la jaro 1992 ĝis 1998. La turoj havas 88 etaĝojn kaj la supra etaĝo estas en nivelo de 375.0 metroj. La tegmento estas en nivelo de 378.6 metroj; inkludante la antenon, la alto estas 451,9 metroj. La konstruaĵoj havas entute 395 000 m2 da plankspaco.