Petronio (aŭtoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Petronio

PETRONIO (Gaius PETRONIUS), romia verkisto (ĉ. 27 - 66 p.k.) de la epoko de Nerono.

Li estis intima kunulo de la imperiestro Nerono. La historiisto Tacito nomas lin latine "arbiter elegantiae", t.e. "juĝisto de eleganteco" en la kortego de Nerono, kaj li estris la kortegajn distraĵojn. Oni kredas ke li verkis komikan romanon, la Satyricon pri la aventuroj de du samseksemuloj, Encolpius (Enkolpio) kaj Giton. La romano estas satira kaj ofte lasciva, kaj donas al ni konon de latina slango. La teksto estas multe perdita: restas nur fragmentoj, inter kiuj estas longa priskribo de grandega manĝ-festo de persono nomata Trimalĥio.

La influo de Petronio al Nerono ĵaluzigis Tigellinus, potenca ministro de la imperiestro. Pro tio oni akuzis Petronion pri ŝtatperfido, kaj, malfermante la vejnojn, li sinmortigis en 66 p.k.

La Satyricon inspiris filmon de Federico Fellini.

En Esperanto aperis pluraj fragmentoj el Satirikono en la traduko de Gerrit Berveling en Fonto; tiuj aperos poste en Antologio Latina volumo 3.