Petroselo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Petroselo
Petroselinum crispum
Petroselinum crispum
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsidana
Ordo: Apialoj Apiales
Familio: Apiacoj Apiaceae
Genro: Petroselino Petroselinum
Specioj

La petroselo (petroselinum sativum) estas specio de petroselino, dujara, spica herbo kun trioble plume dividaj, plataj aŭ krispaj folioj (krispa petroselo). Ĝi estas hejma en Eŭropo kaj Okcidenta Azio, vaste kultivata precipe por aromaj folioj, kelkafoje ankaŭ por tubera radiko (radika petroselo).[1]

En la kuirarto ofte uzatas la folioj de la planto; en ĉi tiu formo oni foje nomas ĝin krispa petroselo. Petroselo fajnigas ĉefe supojn, saŭcojn, salatojn, kuiritajn terpomojn, kazeon, fiŝaĵojn kaj legomaĵojn. Oni enmetu ĝin post la kuirado. Fojfoje petrosela tufo aperas apud la manĝo kiel ornamaĵo.

En iuj regionoj oni kuiras la blankan tuberan radikon, kiu similaspektas al karoto sed havas iom pli fortan guston; en ĉi tiu formo oni foje nomas ĝin radikpetroselo.

[redakti] Piednotoj

  1. PIV2, p. 869.


Botaniko
Ĉi tiu artikolo pri "Petroselo" ankoraŭ estas ĝermo pri botanika temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.