Petrozavodsk

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Petrozavodsk (ruse Петрозаводск) estas urbo en Rusio, ĉefurbo de respubliko Karelio kaj estis fondita de caro Petro la Granda jare 1703 rilate al konstruado de kanonfandejo por Norda Milito, ĉar tie troviĝis grandaj fer-ercoj. Dum la Turka-Rusa Milito (1773-1774) en Petrozavodsk estis fondita Aleksandra fabriko.

Statuton de urbo Petrozavodsk akiris jare 1777. Jare 1786 estis fondita unua Ĉefa Popola Lernejo. Regula vaporŝipa komunikaĵo inter kun Peterburgo estis estigita jare 1861. Komence de 20-a jarcento en Petrozavodsk funkciis 21 instruejoj inklude gimnazioj, faklernejoj, klerika seminario, ktp. Dum la 17-a jarcento Petrozavodsk estiĝis fabrika urbo. Je la jaro 1835 tie loĝis nur 3352 homoj. Unua kinoteatro aperis en la urbo en 1911.

La urbo estas sur bordo de lago Oneĵskoje Онежское. Tra la urbo fluas tri riveroj: Neglinka, Lososinka kaj Ŝuja.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 86401.

La interurba telefona kodo estas 8142, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).


Ekonomiko de la urbo estas bazita sur peza industrio (konstruado de traktoroj, ŝipoj), energio, teksindustrio, kaj tipografio. En Petrozavodsk funkcias du alkoholaĵfabrikoj, viandkombinato, du laktkombinatoj, ktp.

En la urbo estas haveno, fervoja stacio (ekde 1916) kaj flughaveno.

Nun Petrozavodsk estas ne nur industria centro de Nordrusio, sed ankaŭ scienca kaj kultura centro. En Petrozavodsk funkcias 5 universitatoj kaj multo da aliaj instruistejoj.


Petrozavodsk havas kelkajn ĝemelurbojn: Varkaus (Finnlando), Duluth (Usono), La Rochelle (Francio), Mo i Rana (Norvegio), Neubrandenburg (Germanio) kaj Umeå (Svedio).

Esperantistoj en Petrozavodsk

Vladimir Romanov, RUS-185034, Petrozavodsk, Nojbrandenburgskaja 14A-51. Retpoŝto: pilumib@mail.ru

Ŝablono:LigoLeginda