Petroșani
El Vikipedio
(Alidirektita el Petrozsény)
Petroșani [petroŝanj] (hungare: Petrozsény [petroĵenj]) estas urbo en Rumanio ĉe la rivero Orienta Jiu en Petroșani-baseno. Administre apartenas al ĝi Dâlja Mare, Dâlja Mică, Peștera (Petroșani), Livezeni (Petroşani), Lupeni (Petroșani) kaj Slătinioara.
Enhavo |
Loĝantaro [redakti]
En 1910 ĝi havis 12 193 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj); en 1992 estis jam 52 290 (rumanoj, 11 % hungaroj). Ĝi estas la centro de la karbominado en la valo de Jiu. Tie troviĝas unu el la plej gravaj trovejoj de brunŝtonkarbo en Eŭropo.
Historio [redakti]
Ĝia unua mencio skribe estis en 1850. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Hunyad). En 1968 oni aligis al ĝi Livezeni, kiu en 1910 havis 4 158 loĝantojn, el kiuj 25 % estis hungaroj.
Fonto [redakti]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Renomaj personoj [redakti]
- István Csutak (*28-a de februaro 1956): inĝeniero, politikisto, registaroficisto.
- Miklós Esztó (8-a de oktobro 1913 – Budapest, 12-a de aŭgusto 1986): inĝeniero pri minejoj.
- Zoltán Esztó (19-a de septembro 1919 – Budapest, 20-a de februaro 1990): inĝeniero pri minejoj.
- Éva Fodor Nagy (*2-a de februaro 1928): pentristino, grafikistino.
- Ferenc Gillemot (Budapest, 11-a de septembro 1875 – proksime de tiu urbo, 9-a de novembro 1916): trejnisto, sportĵurnalisto.
- Jenő Grigercsik (12-a de januaro 1913 – Cluj-Napoca, 6-a de marto 1983): meteorologo.
- Mihály Guttman (31-a de julio 1926 20-a de majo 2013): muzikinstruisto, kapelestro.[1]
- László Gyarmathi (24-a de junio 1908 – Debrecen, 24-a de aŭgusto 1988): matematikisto, kandidato pri matematikaj sciencoj (1966).
- Tibor Inczefi (*16-a de oktobro 1950): ĵurnalisto.
- Béla Kéki (30-a de decembro 1907 – Budapest, 5-a de aprilo 1993): bibliografo, libro-kaj libroscienca fakverkisto, muzikkritikisto.
- Ildikó Kiss Törék (*24-a de septembro 1945): aktorino.
- Alex Leon, familia nomo Sándor Löwinger (30-a de majo 1907 – post 8-a de marto 1944, Ostrog, Sovetunio): pentristo, grafikisto.
- Nicolae Linguraru, pseŭdonimo Nicolae Guţă) (*3-a de decembro 1967): kantisto.
- István László Mátyás (*14-a de oktobro 1967): grafikisto.
- István Nagy (*13-a de marto 1959): aktoro, reĝisoro.
- Călin Peter Netzer (n. 1-a de majo 1975): filmreĝisoro
- Aurel Popa (26-a de majo 1917 – ?, 18-a de decembro 1981): komponisto.
- Mircea Popa (*24-a de marto 1942): pentristo.
- Lajos Ernő Rácz (*15-a de januaro 1928): medicin- kaj farmacifakverkisto, docento.
- Antal Schneider Németh (*13-a de februaro 1939): instruisto pri psikologio kaj teatra reĝisoro en Oradea.
- Marius Stănescu (*11-a de junio 1966); aktoro.
- Béla Szlamka pentristo
- Alfonz Varga (n. 11-a de decembro 1938): sportisto, sportgvidanto, gr0tesploristo.
- Ferenc Vigh (25-a de januaro 1893 – Budapest, 1-a de januaro 1967): inĝeniero pri minejoj, kandidato pri teknikaj sciencoj (1955).