Petrus Canisius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petrus Canisius sur kuprogravuraĵo, ĉ. 1600.

Petrus CANISIUS, vere: Peter de Hondt, (naskiĝinta en la 8-a de majo 1521 en Nijmegen, mortinta en la 21-a de decembro 1597 en Friburgo) estis nederlanda jezuito kaj teologo.

Vivo

En 1543 li estis la unua germano membriĝanta al la ordeno de la jezuitoj. Li fondis multloke en Germanujo centrojn de la Socio de Jesuo kaj instruis i.a. ĉe la universitatoj de Kolonjo kaj Vieno.

Li gvidis unurange la kontraŭreformacion. Zorgante pri la katolika renovigo de la germanaj landoj, li kromnomiĝis dua apostolo de Germanlando. Krome li estis fakulo ĉe la Koncilio de Trento kaj ĉe la Regna parlamento de Augsburg en 1526.

Rolo en la Eklezio

En 1925 li estis proklamita sanktulo kaj doktoro de Eklezio. Liaj festotagoj estas la 27-a de aprilo (ĉefe en Germanujo) kaj la 21-a decembro (aliloke).

Verkoj

  • Kölner Taulerdruck (kiel eldonisto), 1543
  • Summa doctrinae christianae, 1555
  • Catechismus minimus, 1556
  • Parvus catechismus catholicorum, 1558

Li ege famiĝis pro siaj tri katekismoj, adaptigitaj al diversaj aĝogrupoj, kiuj estis reeldonitaj plurfoje ĝis la 20-a jarcentoj en grando eldonokvanto.

Eksteraj ligiloj