Petrus Cunaeus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petro Kuneo
(1586-1638)
Nederlanda juristo kaj filologo
Nederlanda juristo kaj filologo
Persona informo
Naskiĝo 1586
en Vlissingen,  Nederlando
Morto 2-a de decembro 1638
en Leiden,  Nederlando
Religio protestantismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj vd
Alma mater Universitato de Lejdeno
Universitato de Franeker
Profesio
Okupo verkistohistoriistofilozofo • teologo • universitata instruisto • juristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Peter van der Kun (1586-1638) estis Nederlanda juristo kaj filologo, helenisto, latinisto, hebreisto, filo de la komercisto Adrian Cunaeus, en la 23-a de majo 1601 enmatrikuliĝas en la Universitato de Lejdeno, kie li studis teologion kaj jurisprudencon. Johannes Drusius lin enkondukis en la studoj pri la hebrea kaj la aramea lingvoj. Ambrosius Regemorteus instruis al li klasikan literaturon, la grekan kaj la hebrean. En 1603 li interrompis siajn studojn kaj vojaĝis al Anglio. Revenante al Leiden li studis kun Joseph Justus Scaliger, Bonaventura Vulcanius kaj Daniel Heinsius. En la Universitato de Franeker Johannes Drusius, Marcus Lyclama a Nyeholt (1570−1626) kaj Timaeus Faber (1578−1623) estis liaj profesoroj.

Selektitaj verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Notae et animadversiones in Nonni panopolitae Dyonysiaca. Leiden, 1610
  • Juliani Imperatoris, Caesares, sive satyrae in Principes Romanos. Leiden 1612
  • Sardi venales, satyra menippea in hujus seculi homines plerosque inepte eruditos. Leiden 1612, Amsterdam 1666, französisch unter dem Titel: La réforme dans la republique des lettres. Amsterdam 1705 erschienen
  • De republica Hebraeorum libri III, (La respubliko de la hebreoj, Leiden, 1617)
  • Satyra Menippea Incastrata : Item D. Iuliani Imperatoris Satyra, 1632
  • Epistolae nuncupatoriae editis libris praefixae, ut & aliae, 1693
  • Orationes argumenti varii, ejusdemque alia latina opuscula, satyra Menippea, Juliani Caesares et responsum in causa Postliminii, cum quibusdam epistolis (Georg. Maurit. Weidmann, 1693)
  • Everardi Bronchorst ... Centuriae sex, et conciliationes eorundem: accedit ..., Everardus Bronchorst, Petrus Cunaeus, 1695
  • Oeconomiae, Petrus Cunaeus, Christoph Cellarius, Ad. van Vorstius, August Buchner, 1720

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]