Petrus Luder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo


Portreto de nekonata humanisto, fare de Giovanni Bellini, ĉ. 1475

Petrus Luder (naskiĝinta ĉ. en 1415 en Kislau, mortinta en 1472) estis germana migranta oratoro, humanisto, medicinisto kaj sciencisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En suda Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Dum la vintra semestro 1430 Luder venis al la Universitato de Hajdelbergo, estante tre malriĉa. Tie ĉi li konfrontiĝis al la fundamentoj de skolastikisma logiko kaj filozofio. Samtempe li aŭdis pri rilatoj inter la palatina kortego de Hajdelbergo kaj italaj humanistoj. Sekve li forlasis la urbon kaj iris suden. En majo de 1434 li aperis en Romo kaj restis eksterlande dum 22 jaroj.

Poste li rakontis ke li ŝatis multe rondmigradi kaj gapvagadi en Italujo kaj fari ŝipvojaĝon disde Veneco. Li fieris esti estinta disĉiplo de la famekonata humanisto Guarino de Verono. En Ferrara, kie li prelegis, li lernis la bazojn de gramatiko, poetiko kaj retoriko, kio estis notare atestita per en 1444 en Veneco skribita diplomo. Sur tiu dokumento diratas krome, ke Luder eĉ apartenis certan tempon al la eskorto de la doĝo Francesco Foscari. Krome li studis medicinon en Padovo kaj revenis Germanujon nur en la 1456-a jaro.

Reveninte en Germanujo[redakti | redakti fonton]

Tie petis lin la palatino Frederiko la 1-a fari prelegojn universitatan. Luder asertis ke li mem estus la unua persono kiu konatigis ĉi-flanke de la Alpoj la idealojn humanismajn de Guarino. Lia klerigadprogramo kaj liaj prelegoj - per kio forpelotis la skolastikisma sistemo laŭ Aristotelo - sekvis la ideojn de Guarino tiom akurate, ke parte tute laŭvorte identigeblas eltiraĵoj de li. La programo de Luder ĉirkaŭprenis intensan okupiĝon pri poetikaj, retorikaj kaj historiaj tekstoj, ĉefe de Vergilio, Terencio, Horaco, Ovidio, Cicerono kaj Valerius Maximus.

La plej gravaj juristoj kaj teologoj subtenis lin, tamen li ĉiam havis financajn problemojn. Kelkaj biografoj trovis kiel kaŭzon por tio lian diboĉan vivostilon - sed verŝajne tiurilataj aludoj en liaj leteroj (ekz. pri amo-aferoj) estis nura stila ekzercado! Ĉar privataj financkolapsoj estas konataj ankaŭ ĉe aliaj humanistoj. Kialas por tio, ke la tiamaj universitatoj apenaŭ havis proprajn financajn rimedojn krei novajn katedrojn. Luder ekzemple provis sukcesi en 1460 en Erfurto, en 1462 en Lepsiko, en 1464 en Bazelo kaj en 1470 en Vieno. Ĉe ĉiuj menciitaj altlernejoj lia instruado estis dum la plej frua tempo de humanisma pensado. Luder devis agnoski ke la nura deĵorado kiel instruisto ne alportus regulajn salajrojn. Pro tio li denove studis medicinon de 1462-64, fariĝis en Bazelo profesoro pri medicino kaj ekkuracistis. En 1469 li servis etan tempon kiel diplomatiisto por la tirola duko Sigismund.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Luder postlasis plurajn latinlingvajn poemojn, leterojn, paroladojn, historiajn tekstojn, kies literatura valoro ĝenerale malaltestimatas. Tamen ne neglekteblas lia graveco kiel la plej influa meze de la fruaj humanistoj en Germanujo.

Lia sukcesa agado kiel instruisto konfirmatas ankaŭ danke al multaj konservitaj kajeroj de lernantoj. Ili klare pruvis lian kapablon veki intereson pri la humanisma movado kaj eksciti la emon de la lernantoj verki poete retorikiste historiiste. Meze de ili troviĝas multaj konatuloj, kiel Stephan Hoest, Matthias von Kemnat, Hartmann Schedel kaj Albrecht von Bonstetten.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • W. Wattenbach: Peter Luder, der erste humanistische Lehrer in Heidelberg. Archiv für die Geschichte des Oberrheins, ZGO 22, 1869, S. 33-127; vgl. auch ZGO 27, 1875, S. 95-99. (Hier Bericht über einen Vortrag Wattenbachs)
  • W. Wattenbach: Peter Luder's Lobrede auf Pfalzgraf Friedrich den Siegreichen. ZGO 23, 1871, S. 21-38; vgl. auch 33, 1880, S. 439.
  • Baumgarten, P. M.: Laudes Palacii et Palatini. Deutsche Lobrede auf Kurfürst Friedrich 1. von der Pfalz. In: Römische Quartalschrift für christliche Alterthumskunde und für Kirchengeschichte 1, 1887, S. 231-258
  • K. Hartfelder: Zur Gelehrtengeschichte Heidelbergs am Ende des Mittelalters. ZGO 45, 1891, S. 141 - 171
  • G. Voigt: Die Wiederbelebung des classischen Alterthums oder das erste Jahrhundert des Humanismus. Bd. 2, 3. Aufl. Berlin 1893 (Nachdr. Berlin 1960), S. 294 - 301
  • P. Joachimsohn: Frühhumanismus in Schwaben. Württembergische Vierteljahreshefte für Landesgeschichte. N.F. 5, 1896, S. 63-126
  • L. Bertalot: Humanistische Vorlesungsankündigungen in Deutschland im 15. Jahrhundert, in ders., Studien zum italienischen und deutschen Humanismus. Hg. P. O. Kristeller, 1, 1975, 219-249 (zuerst in: Zeitschrift für Geschichte der Erziehung und des Unterrichts 5, 1915, S. 1-24)
  • Gerhard Ritter: Aus dem Kreise der Hofpoeten Pfalzgraf Friedrichs I. ZGO 77, 1923, 109-123
    • Die Heidelberger Universität. Ein Stück deutscher Geschichte. Bd. 1. Das Mittelalter (1386-1508). Heidelberg 1936, 457ff.
  • Humula, M.: Beiträge zum humanistischen Bildungsprogramm des Peter Luder, Rudolf Agricola und Conrad Celtis. Diss. Wien 1946.
  • Baron, F. E.: The Beginning of German Humanism: The Life and Work of the Wandering Humanist Peter Luder. Diss. Berkeley 1966.
  • Helmut Reinalter: Der Wanderhumanist Peter Luder und seine Beziehungen zu Herzog Sigmund von Tirol, in: Mitteilungen des Österreichischen Staatsarchivs 26 (1973), S. 148-167 (biographische Studie über Luder als Diplomat)
  • Moraw, P.: Heidelberg: Universität, Hof und Stadt im ausgehenden Mittelalter. In: Studien zum städtischen Bildungswesen des späten Mittelalters und der frühen Neuzeit, Hg. B. Moeller u. a., 1983, S. 524-552
  • Bockelmann, E.: Die Metrikvorlesung des Frühhumanisten Peter Luder. Hrsg. mit Einleitung und Kommentar. Diss. München 1984. Gratia. Bamberger Schriften zur Renaissanceforschung 14, Bamberg 1984
  • Baron, F. E.: Art. "Luder, Peter." In: Verfasserlexikon 5 (1985), Sp. 954-959
  • Kettemann, R.: Ein früher Preis Heidelbergs und seiner Universität. Peter Luders „Laudatio" aus dem Jahre 1458. Ruperto-Carola. Heidelberger Universitätshefte 38, Nr. 75, Oktober 1986, 76-86.
  • Barner, W.: Studia toto amplectanda pectore. Zu Peter Luders Programmrede vom Jahre 1456. Res Publica Guelferbytana. Wolfenbüttler Beiträge zur Renaissance- und Barockforschung. Festschrift für Paul Raabe. Chloe, Beihefte zum Daphnis 6. Amsterdam 1987, 225-251.
  • Kristeller, P. O.: Scholastik und Humanismus an der Universität Heidelberg. In: Der Humanismus und die oberen Fakultäten, hrsg. von G. Keil u. a. Mitteilung der Kommission für Humanismusforschung 14, 1987, 1-20.
  • Sottili, A.: Peter Luders medizinische Promotion. Wolfenbütteler Renaissance Mitteilungen (WRM) 11, 1987, 118.
  • Müller, J.-D.: Der siegreiche Fürst im Entwurf der Gelehrten. Zu den Anfängen eines höfischen Humanismus in Heidelberg. In: Höfischer Humanismus, hrsg. von A. Buck. Mitteilung der Kommission für Humanismusforschung 16, 1989, 17-50.
  • Kettemann, R.: Heidelberg im Spiegel seiner ältesten Beschreibung. 2. Aufl. 1991.
  • Kettemann, R.: Peter Luder (um 1415-1472). Die Anfänge der humanistischen Studien in Deutschland. In: P. G. Schmidt (Hrsg.): Humanismus im deutschen Südwesten. Biographische Profile. Sigmaringen 1993, 13-34.
  • Peter Luder (um 1415–1472), in: Paul Gerhard Schmidt (Hrsg.): Humanismus im deutschen Südwesten. Biographische Profile. 2000, ISBN 978-3-7995-4166-4
  • Peter Luder. In: Dagmar Drüll: Heidelberger Gelehrtenlexikon 1386-1651. Berlin 2002, S. 443.
  • Klaus Gaßner (Hrsg.): Bad Schönborner Geschichte. Die Chronik der wiedervereinigten Dörfer Mingolsheim und Langenbrücken. Bd. 1 Von den Anfängen bis zur Auflösung des Alten Reiches. Verlag Regionalkultur, Ubstadt-Weiher 2006. ISBN 978-3-89735-437-1, S. 233-237

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]