Pettoruto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
monto La Mula, parto de Pollino, superrigardas la gorĝo de la rivero Rosa. Foto farita el la placo antau la sanktejo de la Virgulino de la Pettoruto

Pettoruto estas romkatolika sanktejo en Kalabrio (Italio), dediĉita al la Virgulino de la Pettoruto.

Ĝi troviĝas ene de la komunumo de San Sosti sur flanko de montara gorĝo, tra kiu fluas la rivero Rosa.

La sankteja preĝejo havas la rangon de eta baziliko.

En la preĝejo troviĝas statuo de la Virgulino kun lnfano ŝajne skulptita en la nonto mem. Tial ĝi staras en la flanko de la meza navo kun la vizaĝoj turnitaj al la mezo de la navo. Ja la unua preĝejo estis konstruita ĉirkaŭ la statuo jam skulptita laŭlegende far fuginta vilaĝano kiu estis false akuzita pri murdo.

Kiam oni volis pligrandigi la preĝejon, oni devis ŝanĝi ĝian orientiĝon, sed oni ne sukcesis translokigi la statuon.