Peza akvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Peza akvo estas D2O, akvo, en kiu ambaŭ atomoj de hidrogeno estas deŭterio (kun atommaso egala al 2).

Ĉar en naturo po unu atomo de hidrogeno el proksimume 6000 estas deŭterio, molekuloj de peza akvo estas 1/(6000*6000) el ĉiuj molekuloj de akvo.[mankas fonto]

Kemie ĝiaj reagoj tute similas al tiuj de ordinara akvo. Pro tio oni povas uzi ĝin por scii kien iras akvo - enmeti iom ie kaj poste mezuri aliloke la enhavon de deŭterio (en D2O kaj DHO) - sen fari gravan poluon de la akva fonto.

Fizikaj propraĵoj[redakti | redakti fonton]

Propraĵo D2O (Peza akvo) H2O (Malpeza akvo)
Temperaturo de fando (°C) 3,82 0,0
Temperaturo de bolo (°C) dependas de la premo sed se ĝi estas unu atmosfero ĝi estas jena: 101,4 100,0
Denso je 20°C, g/mL 1,1056 0,9982
Temperaturo de maksimuma denso (°C) 11,6 4,0
Viskozo je 20°C 1,25 1,005
Surfaca tensio je 25°C, din·cm 71,93 71,97
Varmo de vaporigo (cal/mol) 10,864 10,515
pH je 25°C 7,41 7,00

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]