Peza industrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
altforno kun parto de aldonaj instalaĵoj

Peza industrio estas kategoria termino por minado de karbo kaj ercoj, fera kaj ŝtala industrioj kaj la "peza" kemia industrio.

La peza industrio ekkreskis komence de la industria revolucio. Aparte la konstruado de fervojoj kaj ŝipoj, ekde la komenco de la 20-a jarcento ankaŭ de pezaj armiloj, necesigis grandajn kvantojn da karbo kaj ŝtalo, kaj kaŭzis floradon de la peza industrio de la fina 19-a jarcento ĝis la fino de la Dua Mondmilito en 1945.

sitelorada fosmaŝino

Post la Dua Mondmilito la industriaj ŝtatoj ekonomie pli fokusiĝis je la produktado de porkonsumaj varoj kaj servoj. Tio en la centroj de la peza industrio, ekzemple en la germania regiono Ruhr-regiono, kaŭzis ampleksajn sociajn problemojn pro la alta grado de senlaboreco post malfondo de multaj pezindustriaj instalaĵoj. En Pollando tamen ĝi estis, ekde 1950, altrudita de komunistaj regopovoj malgraŭ bezonoj de la socio.

La peza industrio kaŭzas poluon.

Branĉoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]