Lago de Pfäffikon
| Lago de Pfäffikon Pfäffikersee |
|
|---|---|
| Koordinatoj | 47°21′N 8°46′O / 47.35°N, 8.767°OKoordinatoj: 47°21′N 8°46′O / 47.35°N, 8.767°O |
| Ĉefaj fontoj | Chämtnerbach |
| Ĉefaj elfluoj | Ustermer Aa |
| Areo de la baseno | 50 km² |
| Landoj de la baseno | Svislando |
| Maksimuma longo | 2,5 km |
| Maksimuma larĝo | 1,3 km |
| Surfaca areo | 3,3 km² |
| Averaĝa profundo | 18,5 m |
| Maksimuma profundo | 36 m |
| Akva volumeno | 3,304 km³ |
| Restad-tempo (de laga akvo) | 60 tagoj |
| Surfaca alto | 537 m |
| Setlejoj | Pfäffikon |
Enhavo |
Pri la lago [redakti]
La Lago de Pfäffikon estas malgranda lago en la distrikto Pfäffikon, Kantono Zuriko, Svislando. Je ĝia norda bordo troviĝas la urbeto Pfäffikon ZH, kiu donis al la lago sian nomon. Ĉirkaŭ la lago troviĝas bela naturrezervejo, kiu donas vivospacon al multaj minacitaj bestoj, plantoj, birdoj, insektoj, amfibioj kaj fiŝoj.
Al- kaj elfuantoj [redakti]
La ĉefa alfluanto de la lago estas Chämtnerbach kun longeco de 9,5 km, kiu fontas inter Bäretswil kaj Fischenthal alfluas la municipon Kempten kaj alfluas la lagon rekte norde de la strandbanejo de Wetzikon. La elfluanto, la rivero Aa, fluas al la lago Greifensee en la distrikto Uster.
Komunumoj ĉirkaŭ la lago [redakti]
Ĉirkaŭ la lago de Pfäffkion situas la urboj Pfäffikon ZH (norde), Wetzikon (sude) kaj la komunumo Seegräben (okcidente).
Lagoglaciiĝo [redakti]
En malvarmaj vintroj kiel ekzemple lastfoje en 2006 la lago frostiĝas kaj fariĝas giganta natura glitŝuejo.
